Sylvie Testud

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sylvie TESTUD (naskiĝinta la  17-an de januaro 1971(nun 1971-01-17) (53‑jara) en Lyon), estas teatra kaj kina aktorino, kaj ankaŭ franca verkistino.

Biografio

1971: Sylvie naskiĝis la 17-an de januaro en Lyon en modesta familio de itala deveno, de nekonata patro kaj de patrino laboranta kiel komerca kontistino. Ŝi trapasis infanecon kaj adoleskecon en la popola kvartalo "La Croix-Rousse" en Lyon.

1985: Estante 14-jara, ŝi malkovris revelacion por la metio de aktorino spektante Charlotte Gainsbourg en ŝia rolo de kompleksita junulino al kiu ŝi identiĝis, en la filmo L'Effrontée de Claude Miller. Ŝi tiam vizitis kursojn de teatro en Lyon kun aktoro kaj reĝisoro Christian Taponard.

1989: ŝi iris al Parizo por studi historion kaj vizitis kursojn de drama arto, en Cours Florent kaj poste en supera nacia Konservatorio de drama arto dum tri jaroj, kun Jacques Lassalle kaj Catherine Hiegel kiel profesoroj.

1991: ŝi ludis siajn unuajn aktorinajn rolojn en Carne de Gaspard Noé, sekvata de L'histoire du garçon qui voulait qu'on l'embrasse de Philippe Harel en 1994, Le Plus bel âge..., de Didier Haudepin en 1995, Love, etc. de Marion Vernoux en 1996...

1997: Sylvie ekkonis unuan grandan sukceson en kino en Germanio en la filmo Jenseits der Stille de Caroline Link, pro kiu ŝi eklernis la germanan, klarneton, kaj signolingvon. Ŝi estis rekompencita per Premio de Germana filmo kiel plej bona aktorino (germana ekvivalento de la franca César por plej bona aktorino).

1998: Sylvie ludis sian unua grandan rolon en kino kaj ekkonis sian unuan grandan sukceson en Francio per la rolo de Béa en Karnaval, la unua longa filmo de Thomas Vincent, pro kiu ŝi estis nomita al César por plej bona virina espero kaj ricevis premion Michel Simon. Tiam sekvis granda aktorina kariero, kie ŝi preferis aŭtoran kino.

2000: La Captive de Chantal Akerman (adapto de romano La Prisonnière de Marcel Proust), pro kies rolado ŝi estis nomita al Premio de eŭropa kino por plej bona aktorino.

2001: César por plej bona virina espero, pro ŝia rimarkinda biografia interpretado de Christine Papin, unu el la fratinoj Papin en la filmo Les blessures assassines de Jean-Pierre Denis. Rakonto pri juna servistino, kiu suferas pro paranoja psikozo kaj aperas en la gazetaraj kronikoj en 1933 pro murdo de ŝia dungantino kun kompliceco de ŝia fratino Léa.

2003: ŝi publikigis biografion de sia aktorina vivo Il n'y a pas beaucoup d'étoiles ce soir (Ne estas multaj steloj ĉi-vespere) ĉe eldonejo Pauvert.

2004: César por plej bona aktorino, Premio Louis Lumière por plej bona aktorino, Étoile d'or por unua virina rolo, en la filmo Stupeur et tremblements, de Alain Corneau, adapto de la aŭtobiografia romano de Amélie Nothomb, kie ŝi ludas la rolon de tiu ĉi, baraktanta en la kulturaj malsamecoj inter la japana kaj okcidenta profesiaj mondoj, deveninte de Belgio.

2005: Sylvie Testud naskis sian filon Ruben, la 15-an de februaro.

2007: ŝi subtenis la kandidatiĝon de Ségolène Royal en la baloto por elekto de franca prezidento, interalie partoprenante grandan mitingon en stadiono Charléty, la 1-an de majo.

Ĉefa filmografio

Teatro

Romanoj

  • 2003: Il n'y a pas beaucoup d'étoiles ce soir - Aŭtobiografio - Éditions Pauvert
  • 2005: Le ciel t'aidera - Romano - Éditions Fayard
  • 2006: Gamines - Romano - Éditions Fayard

Rekompencoj

Eksteraj ligiloj