Sylvie Vartan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sylvie Vartan
Bazaj informoj
Naskonomo Силви Жорж Вартан
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1944 (1944-08-15) (79-jaraĝa)
en Iskrets,  Bulgario
Edz(in)o Tony Scotti • Johnny Hallyday
Ĝenroj Yé-yé, pop, diskoo
Profesio kantistino
Aktivaj jaroj 1961 - nun
Eldoninto Sony Music, RCA-Columbia, Decca, Universal
Retejo Oficiala retejo
Persona informo
Naskonomo Силви Жорж Вартан
Lingvoj francabulgara
Loĝloko SofioParizo
Ŝtataneco Francio
Familio
Frat(in)o Eddie Vartan
Edz(in)o Tony Scotti • Johnny Hallyday
Infanoj David Hallyday • Darina
Parencoj Michael Vartan
Okupo
Okupo kantistoaktoro • filmaktoro
TTT
Retejo http://www.sylvie-vartan.com/
vdr
Sylvie Vartan en 1966

Sylvie VARTAN (bulgare: Силви Вартан) (naskiĝis la  15-an de aŭgusto 1944(nun 1944-08-15) en Iskrec, Bulgario) estas franca kantistino kaj aktorino de bulgara kaj armena deveno.

Naskiĝinta en Iskrec, apud la ĉefurbo Sofio, ŝi transloĝiĝis al Francio kune kun la gepatroj kaj frato en decembro 1952. Ŝi debutis kiel aktorino en la filmo Patate (1964). Kvankam ŝi dediĉis sian karieron al kantado, Sylvie Vartan ankaŭ partoprenis en pluraj filmoj.

Kiam ŝi estis 21-jaraĝa, en 1965, ŝi edziniĝis kun la franca kantisto de rok-muziko Johnny Hallyday. Kune ili havis filon, David Hallyday, kiu sekvante la familian tradicion ankaŭ fariĝis kantisto. Johnny Hallyday kaj Sylvie Vartan estis «laŭmoda paro» de sia generacio en Francio, konstante altirante la atenton de la rozkolora gazetaro. Johnny kaj Sylvie eksedziĝis en 1980. Ŝi denove edziniĝis en 1984 kun la usona disk-impresario Tony Scotti.

En 2005 Sylvie Vartan estis nomumita bonvola ambasadorino de Monda Organizaĵo pri Sano.

Ŝiajn plej grandajn sukcesojn kiel kantistino ŝi akiris per la kanzonoj Panne d'essence (Paneo de benzino), Comme un garçon (Kiel knabo), J'ai un problème, je crois bien que je t’aime (Mi havas problemon, mi ja kredas ke mi amas vin), La plus belle pour aller danser (La plej bela por danciri) kaj Irresistiblement (Ne rezisteble). Estas grave noti ke Sylvie, konata kiel bona lingvistino, interpretis kanzonojn en pluraj lingvoj. Ekzemple, ŝia itala versio de Irresistiblement (Irresistibilmente) estis granda sukceso kiam ŝi kantis ĝin por la itala televido en la 70-aj jaroj.

En Francio ŝi daŭre estis la artistino de sia generacio kiu havis plej grandan sukceson kiam ŝi aperigis diskon aŭ faris turneon. En 2004 kaj 2008 ŝi realigis du semajnojn da spektakloj en Palaco de kongresoj de Parizo, elvendante ĉiujn enirbiletojn. En 2009 ŝi realigis turneon tra Francio, Japanio, Turkio, Svislando kaj Belgio.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Kelkaj kanzonoj[redakti | redakti fonton]

  • Tous mes copains
  • Panne d'essence (kun Frankie Jordan)
  • Le Locomotion
  • Il y a deux filles en moi
  • La plus belle pour aller danser
  • Quand tu es là
  • Par amour, par pitié
  • La Maritza
  • Irresistiblement
  • Comme un garçon
  • Baby Capone
  • 2'35 de bonheur (kun Carlos)
  • Mon père
  • Pour lui, je reviens
  • Je chante pour Swanee
  • Les petites filles modèles (kun Chantal Goya)
  • Double exposure
  • One shot lover
  • Disco queen
  • I don't want the night to end, Nicolas
  • Ce n'est pas rien
  • parle moi de ta vie
  • Bye Bye leroy brown
  • El Tango aquel
  • Solitude
  • Fantaisie
  • E fatale
  • Bario Chino
  • Nouvelle Vague
  • L'amour c'est comme une cigarette
  • Rock'n roll man
  • Toi le garçon
  • Qu'est-ce qui fait pleurer les blondes
  • Tape Tape
  • Danse ta vie
  • Darina
  • La neige en été
  • Il est cinq heures
  • Le temps de l'amour
  • Danse la, chante la
  • L'amour c'est comme les bateaux
  • Le temps du swing

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sylvie Vartan en la hispana Vikipedio.