Syntagma musicum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Syntagma musicum
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Michael Praetorius
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Eldondato 1614
Ĝenro eseo
vdr

La Syntagma musicum apartenas al la muziksciencaj verkoj de Michael Praetorius. Ĝi estas unu el la plej gravaj verkoj de historia-muzikteoria literaturo kaj ampleksas 3 volumojn:

  • Volumo 1: De Musica Sacra (Wittenberg 1614/15)
    • Discursus de Musica Choreali et veterum Psalmodia.
    • Comentarii de Missodia vel Leturgia summa.
    • Explicatio Matutinae et vespertinae Leturgiae: cum aliis annexis.
    • Contemplatio Musicae Instrumentalis Ecclesiasticae, cum in Veteris, tum Novi Testamenti Ecclesia usitatae.
  • Volumo 2: De Organographia (Wolfenbüttel 1619)
    • Aller Musikalischen Alten und Neuen /.../ Instrumenten Nomenklatur (nomaro de ĉiuj malnovaj kaj novaj muzikiloj
    • Der Alten und Neuen Orgeln gewisse Beschreibung (Priskribo de malnovaj kaj novaj orgenoj)
  • Volumo 3: (Wolfenbüttel 1619)
    • Die Bedeutung/ wie auch Abtheil und Beschreibung fast aller Nahmen/ der Italianischen/ Franzößischen/ Englischen und jetziger zeit in Teutschland gebräuchlichen Gesänge (La signifo samkiel la speco kaj priskribo de la italaj, francaj, anglaj kaj nuntempe en Germanio kutimaj kantoj)
    • Was im singen/ bey den Noten und Tactu, Modis und Transpositione, Partibus seu Vocibus und unterschiedenen Choris, Auch bey den Unisonis unnd Octavis zu observiren
    • Wie die Italienische und andere Termini Musici ... zu gewehnen seyn

Ĝi estas ĝis hodiaŭ ege grava, ĉar ĝi liveras valorajn informojn por la studado de la historiema koncertpraktiko kaj de la histori(em)a muzikinstrumento-konstruo.

En la aldono de la 2-a volumo troviĝas desegnaĵo de historiaj instrumentoj laŭskale fidindaj. Tiuj ĉi estas gravaj fontoj por la historiema muzikokonstruo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Michael Praetorius: Syntagma musicum. 3 Bde. Bärenreiter Verlag, Kassel 1958-59. ISBN 3761815271

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]