Szárföld

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Szárföld (sArfold) estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Kapuvár. La loknomo signifas hungare: seka-tero.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Szárföld situas sur ebenaĵo laŭ ĉefvojo kaj fervojo inter Győr kaj Sopron. Kapuvár troviĝas 9, Csorna 12, Fertőd kaj Fertőszentmiklós po 22, Répcelak 26 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1230. La turkoj dufoje detruis la vilaĝon post la mezepoko. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno. Inter 1955 kaj 1956 kolĥozo pri Paco funkciis, ekde 1956 pri Lajos Kossuth formiĝis.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵo estas la romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Luko.