Lăzarea
El Vikipedio
(Alidirektita el Szárhegy)
Lăzarea (lazarea), hungara: Szárhegy (djerdjOsArhedj) estas vilaĝo en Rumanio nordokcidente de Gheorgheni.
Enhavo |
Loĝantaro [redakti]
En 1910 ĝi havis 4 mil 753 loĝantojn (hungaroj); en 1992 3 mil 727 (98% hungaroj).
Historio [redakti]
Ĝi estis unue menciita skribe en 1566. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, al Csík.
- De 1494 estas pilgrimejo.
- La franciskana monakejo fondiĝis en 1665. La monakestro János Kájoni estas entombita tie.
- Ĝi estis la bienocentro de familio Lázár. La kastelo estis konstruita en la 16-a jarcento kaj fariĝis fortikaĵkastelo en 1632.
- Inter 1599 kaj 1594 tie vivis kun sia patrino regant de Transilvanio Gábor Bethlen.
- De 1974 estas organizita belarta tendaro Amikeco ĉiujare (Artistkolonio de Lăzarea).
Fonto [redakti]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Ĝemelkomunumo [redakti]
Renomaj personoj [redakti]
- Ferenc Bartis (4-a de junio 1936 - 9-a de junio 2006): poeto, verkisto, redaktoro.
- Dávid András Gyergyói-Brassay (1896-1976, Gyergyószárhegy-Sao Paolo): pentristo
- András Csergő Krizogon (? 1714 - samloke, 11-a de junio 1773): lernejdramverkisto, instruisto franciskana.
- Tamás Csergő (28-a de decembro 1888 - Cluj, 17-a de aprilo 1946): redaktoro, verkisto.
- Éva Ferencz (*17-a de junio 1951): aktorino, kantistino de popolkantoj,Retejo de kantistino laŭreato de premio Magyar Örökség en 2003 (siaj gepatroj devenas el tiu vilaĝo).
- György Anaklét Gurzó (25-a de aprilo 1912- Odorheiu Secuiesc, 30-a de marto 1989): franciskano, altlerneja instruisto
- Ervin Ferencz Pater (n. 10-a de majo 1920: fraciskano[1]
- Zoltán Ferencz (n. Gheorgheni, 27-a de januaro 1980): pentristo[2]
- Gyula Gy. Szabó ĵurnalisto
- János Kájoni estas entombigita tie.
- János Koós (*21-a de novembro 1937) kantisto, humuristo, aktoro en Hungarujo.
- György Lázár (31-a de marto 1807 - Mezőerked, 1861): generalo
- Lajos Rafi (n. Târgu Mureș, 1970): poeto
- Ágoston János Szabó (? 1735 - Hátszeg, 9-a de novembro 1789): franciskana lernejdram-verkisto.
- Ferenc Siklódy grafikisto[3]
- Lajos Szini (1881-1933): ĵurnalisto, verkisto
- József Veres (26-a de februaro 1931): geologo
- Endre Veress (4-a de majo 1938): poeto
- Lajos Zöld (*22-a de decembro 1932): ĵurnalisto, memuaristo.
Bibliografio [redakti]
- A Gyergyószárhegyi Művésztelep Enciklopédiája 1996–2007 red. István Erőss kaj Zsolt Siklódi, 2008.