Szózat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Szózat (pron. Soozat, Esperanta traduko: Proklamo) estas la dua plej signifa nacia verkaĵo de Hungario. Ĝi estis verkita en 1836, de Mihály Vörösmarty, kaj la orkestra komponaĵo estis verkita al ĝi en 1840, fare de Béni Egressy.

Oni ĝenerale kantas la unua du strofojn. Ĉe naciaj festoj oni ofte kantas la Hungara nacia himnon ĉe la komenco, kaj tiun ĉi verkaĵon ĉe la fino.

Teksto[redakti | redakti fonton]

Szózat

Hazádnak rendületlenűl
Légy híve, oh magyar;
Bölcsőd az s majdan sírod is,
Mely ápol s eltakar.

A nagy világon e kivűl
Nincsen számodra hely;
Áldjon vagy verjen sors keze:
Itt élned, halnod kell.

Ez a föld, melyen annyiszor
Apáid vére folyt;
Ez, melyhez minden szent nevet
Egy ezredév csatolt.

Itt küzdtenek honért a hős
Árpádnak hadai;
Itt törtek össze rabigát
Hunyadnak karjai.

Szabadság! itten hordozák
Véres zászlóidat,
S elhulltanak legjobbjaink
A hosszu harc alatt.

És annyi balszerencse közt,
Oly sok viszály után,
Megfogyva bár, de törve nem,
Él nemzet e hazán.

S népek hazája, nagy világ!
Hozzád bátran kiált:
"Egy ezredévi szenvedés
Kér éltet vagy halált!"

Az nem lehet hogy annyi szív
Hiában onta vért,
S keservben annyi hű kebel
Szakadt meg a honért.

Az nem lehet, hogy ész, erő,
És oly szent akarat
Hiába sorvadozzanak
Egy átoksúly alatt.

Még jőni kell, még jőni fog
Egy jobb kor, mely után
Buzgó imádság epedez
Százezrek ajakán.

Vagy jőni fog, ha jőni kell,
A nagyszerű halál,
Hol a temetkezés fölött
Egy ország vérben áll.

S a sírt, hol nemzet sűlyed el,
Népek veszik körűl,
S az ember millióinak
Szemében gyászköny űl.

Légy híve rendületlenűl
Hazádnak, oh magyar:
Ez éltetőd, s ha elbukál,
Hantjával ez takar.

A nagy világon e kivűl
Nincsen számodra hely;
Áldjon vagy verjen sors keze:
Itt élned, halnod kell.

    Proklamo

Al via patrujo neŝancelante
estu vi fidelulo, ho Hungaro,
via lulilo estas ĝi, kaj iam, via tombo,
kiu flegas kaj kovros vin.

Ekster ĉi tiu, en la granda mondo
ne estas loko por vi,
La mano de sorto benu aŭ batu vin:
ĉi tie vi devas vivi kaj morti.

Ĉi tiu estas la tero, sur kiu tiomfoje
fluis la sango de viaj patroj,
tiu, al kiu ĉiun sanktan nomon
ligis jarmilo.

Ĉi tie batalis por patrujo
la armeoj de heroa Arpado,
ĉi tie frakasis sklavjugon
la brakoj de Hunyad.

Libereco! Ĉi tie oni portadis
viajn sangajn flagojn,
kaj falis niaj plejbonuloj
en la longa batalo.

Kaj inter tiom da malfeliĉoj,
post tiel multe da malpacadoj
malmultiĝinte, sed ne rompite
vivas la nacio en tiu ĉi patrujo.

Kaj patrujo de nacioj, granda mondo!
Ĝi krias kuraĝe al vi:
"Jarcento da suferoj
petas vivon aŭ morton!"

Ĝi ne eblas, ke tiom da koroj
vane verŝis sangon,
kaj en amareco, tiom da brustoj
fendiĝis por la patrujo!

Ĝi ne eblas, ke prudento, forto,
kaj tiel sankta volo
vane konsumiĝu
sub damnopezo.

Ankoraŭ devas alveni, eĉ alvenos
pli bona epoko, pri kiu
fervora preĝo sopiras
sur la lipoj de centmiloj.

Aŭ alvenos, se devas alveni,
la grandioza morto,
kie super la enterigo
lando staras en sango.

Kaj la tombo, kie nacio sinkas,
ĉirkaŭiĝas de popoloj,
kaj en l'okuloj de milionoj da homoj
sidas funebrolarmo.

Estu vi fidelulo neŝancelante
al via patrujo, ho Hungaro,
tiu estas via viviganto, kaj kiam vi falintos,
tiu kovros vin per sia tombo.

Ekster ĉi tiu, en la granda mondo
ne estas loko por vi,
La mano de sorto benu aŭ batu vin:
ĉi tie vi devas vivi kaj morti.

    Proklamo

Esperantigis: D-ro Kálmán Kalocsay

Neŝanceleble al patruj’
fidelu, ho hungar’!
Ĝi vartis kaj ĝi kovros vin:
lulilo kaj tombar’.

En granda mondo por vi lok’
ne estas ekster ĝi:
ja vivi, morti en ben’ aŭ plag’
vi devas tie ĉi.

Jen tero, kie fluis sang’
de l’ avoj per armil’,
jen, kien ĉiu sankta nom’
ligiĝis per jarmil’.

Kie elluktis hejmon la
bravuloj de Árpád,
kaj brak’ de Hunyad estis bar’
por juga turk-invad’.

Ĉi tie via sanga flag’
portiĝis, ho Liber’!
Plej bonaj dum la longa lukt’
forfalis por ofer’.

Kaj post tiom da sortobat’
kverelo, sangoflu’,
malmultiĝinte, sed ne romp’,
nacio vivis plu.

Patruj’ de gentoj, granda mond’!
Alkrias ĝia vort’:
„Mil jarojn longa suferad’
petas pri viv’ aŭ mort’!

Ne eble, ke el koroj mil
verŝiĝis vane sang’,
ke vane krevis brustoj mil
kaj mil pro l’ patroland’.

Ne eble ja, ke menso, fort’
plej sankta vol’ kaj pen’
forvelku vane, vane sub
la pezo de malben’.

Ankoraŭ venos bona temp’,
ja venos sortfavor’,
pri kiu preĝas lipo de
centmiloj kun fervor’.

Aŭ, se necese, venos do
la grandioza fin’,
kie al tombo falos land’
en sango kaj ruin’.

Popoloj staros ĉirkaŭ tomb’
ĉe drono de naci’,
Funebros hom-milionoj per
la larm’ de emoci’.

Fidelu senŝancele al
patrujo, ho hungar’,
ĝi vin vivigas, kaj post fal’,
vin kovros en tombar’.

En granda mondo por vi lok’
ne estas ekster ĝi:
ja vivi, morti en ben’ aŭ plag’
vi devas tie ĉi.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]