Szőkéd

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Szőkéd [sOkEd], kroate Sukit estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Pécs. Szőke signifas hungare: blonda.

Ĉefvojo de Szőkéd

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur mildaj deklivoj, meze de sakovojo, laŭ fervojo Pécs-Mohács. Kozármisleny troviĝas 9, Siklós 15, Harkány 16, Pécs 17, Villány 20, Bóly 22, Beremend 28, Pécsvárad kaj Szentlőrinc po 30 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1181 laŭ tiama ortografio "Scuched". Post la turka erao kroatoj alvenis. En 1857 la fervojo atingis la komunumon. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. Vilaĝservoj estas kulturdomo kaj migra poŝto.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • hungara Vikipedio
  • Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
  • www.iranymagyarorszag.hu
  • www.gyaloglo.hu