Szabadbattyán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fortikaĵturo en Szabadbattyán
Katolika preĝejo en Szabadbattyán

Szabadbattyán (sabadbatjAn) estas grandvilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Székesfehérvár. Szabad signifas hungare: libera.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La grandvilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ fervojo inter Budapeŝto kaj Balatono, laŭ la (malnova) ĉefvojo inter Budapeŝto kaj Balatono, aŭtoŝoseo M7 estas proksime.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli frue loĝis tie en la bronzepoko, avaroj, romianoj. En la mezepoko la regiono estis marĉa, sed tie estis trapasejo. Oni profitis tion doganistoj, por la kontrolado fortikaĵo konstruiĝis. Inter 1543-1688 la setlejo estis sultana bieno, kie la vivado estis pli bona, ol la aliaj regionoj okupitaj de turkoj. Post la liberiĝo la bienoj apartenis al familio Batthyány (batjani).

La vilaĝego havas preĝejojn katolikan kaj kalvinanan el 1748, krome kapelon omaĝe al Sankta Vendelo. En la menciita fortikaĵrestaĵo nomata turo Kula (=turo turke) funkcias muzeo. Ne tro for troviĝas malnova parko nomata Cifra, kvazaŭ arboreto.

Apud la setlejo oni trovis imponan romian vilaon. Oni supozas, ke tie estis Trezoroj Seuso.