Subotica
| Subotica | |||
| serbe: Суботица, hungare: Szabadka, germane: Maria-Theresianopel | |||
| urbo | |||
|
Urbodomo en Subotica
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Суботица | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Duoninsulo | Balkano | ||
| Regiono | Vojvodino | ||
| Distrikto | Norda Baĉka | ||
| Historiaj regionoj | Hungara reĝlando, Reĝlando SHS, SFRJ | ||
| Situo | Subotica | ||
| - alteco | 109 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 46°06′01″N 19°39′56″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 46.10028 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">46.10028°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 290,0 km² (29 000 ha) | ||
| Loĝantaro | 148 401 (2002) | ||
| Denseco | 511,73 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1391 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 24000 | ||
| Telefona antaŭkodo | (+381) 24 | ||
| Aŭtokodoj | SU | ||
|
Situo enkadre de Serbio
|
|||
| Retpaĝo: www.subotica.rs | |||
Subotica, ankaŭ kroate, serbe Суботица [subotica], hungare Szabadka [sabadka], germane Maria-Theresianopel estas urbo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Bačka kaj en municipo de Subotica. Ankoraŭ unu plia urbo kaj 17 vilaĝoj apartenas al la munucipo.
Enhavo |
Situo[redakti]
Subotica situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Kecskemét-Novi Sad, laŭ fervojo Budapeŝto-Beogrado.
Historio[redakti]
Subotica estas la dua plej granda urbo de Vojvodino kaj la 5-a plej granda de Serbio. La etna konsisto estas tre heterogena. Laŭnombre dominas hungaroj (40%), kroatoj (25%), kaj serboj (iom pli ol 25%).
La unua mencio pri la urbo estis en 1391 en formo Zabotka. Dum komenciĝo de la turka erao figuro Jovan Nedad deklaris sin caro, sed tiu puĉo iĝis efemera. Li havas monumenton en la urbo kaj politikistoj post la 1-a mondmilito havis argumenton por akiri la urbon. La turkoj okupis la urbon en 1542 kaj tenis ĝin ĝis 1686. Poste alvenis kroatoj kaj serboj. La komunumo iĝis kampurbo en 1743 kaj libera reĝa urbo en 1779. La fervojo atingis la urbon en 1869 kaj en 1897 ekfunkciis interurba tramo. En 1918 taĉmentoj de SHS (=Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) okupis la urbon kaj kun okupitaj regionoj de Pécs kaj aliaj ili proklamis respublikon. Fine Subotica apartenis al SHS, kie tiutempe estis la plej granda urbo, pli granda, ol Beogrado aŭ Zagrebo. Inter 1941-1944 la urbo rehungariĝis.
Famuloj[redakti]
- hungara poeto Dezső Kosztolányi
- verkisto Danilo Kiš (1935)
- hungara ŝakisto Péter Lékó
- en Szabadka naskiĝis hungara etnografo kaj ministro Gyula Ortutay
- tie vivis Tibor Sekelj, esperantisto, vojaĝanto, de 1972 ĝis sia forpaso en 1988. Li tiam estis Direktoro de la urba muzeo. En Subotica estas lia tombo. [1]
- en la urbo naskiĝis hungara aktorino Juci Komlós
- en la urbo naskiĝis kaj mortis hungara ĵurnalisto Izidor Milkó
Vidindaĵoj[redakti]
- urbodomo 1910
- teatro 1853
- preĝejo kun abatejo 1723
- baroka romkatolika preĝejo 1797
- ortodoksa preĝejo
- Sinagogo
- Bunaricj (hungare Szentkút) estas pilgrimloko
Partneraj urboj[redakti]
Akron en Usono
Baja en Hungario
Budapeŝto en Hungario
Dunajská Streda en Slovakio
Elĉe en Hispanio
Osijek en Kroatio
Kiskunhalas en Hungario
Munkeno en Germanio
Namur en Belgio
Olomouc en Ĉeĥio
Szeged en Hungario
Székelyudvarhely en Rumanio
Tilburg en Nederlando
Wolverhampton en Britio
Treptow-Köpenick (urbodistrikto de Berlino) en Germanio
Notoj kaj referencoj[redakti]
- ↑ bildo de la tombo de Tibor Sekelj en la bildarkivejo de la la Aŭstra nacia biblioteko