Szabolcs Nyiredy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Szabolcs Nyiredy [sabolĉ mjiredi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Nyiredy Szabolcs estis hungara biokemiisto, farmakologo, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (2004).

Szabolcs Nyiredy [1] naskiĝis la 7-an de junio 1950 en Budapeŝto. Li mortis la 30-an de oktobro 2006 en ?.

Biografio

Szabolcs Nyiredy frekventis 2 universitatojn en Budapeŝto inter 1968-1975, poste li eklaboris en medikamenta instituto ĝis 1983. Baldaŭe li instruis en ĉeflernejo en Zuriko. Hejmenveninta en 1991 li doktoriĝis pri kemio, krome li gvidis instituton pri kuracplantoj. En 1992 li iĝis titulara profesoro en kuracista universitato, poste en 1996 la samo okazis en Universitato de Budapeŝto. Li okupiĝis konstante pri esploroj pri kuracplantoj. Li ricevis premion en 2005.

Verkaro (elekto)

  • Gyógynövények a gyógyászatban (1984)
  • Gyógynövények korszerű terápiás alkalmazása (Modernaj terapiaj uzoj de la kuracplantoj), (1989)

Fontoj