Szakadát

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Enhavo

Bazaj informoj [redakti]

Szakadát (sakadAt), germane Sagetal estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en subregiono de Tamási. La nomo ne havas sencon en la hungara.

Situo [redakti]

La vilaĝo situas sur mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo. Simontornya troviĝas 30, Tamási 22 km-ojn for.

Historio [redakti]

La vilaĝo estis loĝata dum la romianoj. La unua mencio devenis el 1214. Dum la turka erao la vilaĝo senhomiĝis. En 1723 germanoj refondis Szakadát. Iliaj posteuloj estis deportitaj post la 2-a mondmilito al Germanio, dume alvenis rifuĝintaj hungaroj.

Vilaĝservoj estas aŭtonomio de germanoj, biblioteko, kulturdomo, interretejo, poŝto, klubo de maljunuloj.

Vidindaĵo [redakti]