Szatta
Szatta (sata) estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Őriszentpéter.
Bazaj informoj
- Areo: 6 km²
- Loĝantaro: 70
- Poŝtkodo: 9938
- Telefonprefikso: 94
- Koordinatoj: 46°47′58″N 16°28'46″E
Situo
La vilaĝo longe havis sakovojon el Nagyrákos, nuntempe la vojo jam plue iras al Kerkafalva. Őriszentpéter troviĝas 8, Lenti 24, Szentgotthárd 28 km-ojn.
Historio
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1389 laŭ tiama hungara ortografio "Zatha".
La loĝantaro okupiĝas pri bestobredado kaj forstumado. Vilaĝservoj estas interretejo, junulara klubo, kuracejo.
Vidindaĵoj
La komunumo apartenas al Nacia parko Őrség (kaj Hanság), kiu estas vizitenda.