Szedres
El Vikipedio
Szedres (sedreŝ) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en subregiono de Szekszárd. La nomo signifas: morusoarbaro.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 46 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.4774/18.6805
- Loĝantaro: 2490
- Poŝtkodo: 7056
- Telefonprefikso: 74
Situo [redakti]
Szedres situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Szekszárd. Tolna troviĝas 12, Szekszárd 18, Paks 26 km-ojn for.
Historio [redakti]
La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko, poste keltoj loĝis en Szedres. Stefano Bezerédj fondis vilaĝon en sia bieno en 1836. Li plantis multe da morusujojn por bredi silkraŭpojn.
Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, lernejo, infanĝardeno, poŝto, kuracejo, unusola policano.
Vidindaĵoj [redakti]
- novgotika katolika preĝejo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario) de 1863
- klasikisma katolika preĝejo omaĝe al Johano Nepomuka el la 19-a jarcento
- monumento
- kastelo de Bezerédj
- iama riverbranĉo, nun fiŝkaptista lago
Famuloj [redakti]
En apudaĵo de Szedres mortis motoro de la hungara silkraŭpobredado Pál Bezerédj.