Szegi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Szegi (segi) estas malgranda vilaĝo kaj municipo kun rango vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Tokaj.

Situo

Szegi situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Bodrog, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Miskolc-Sátoraljaújhely. Tokaj troviĝas 12, Abaújszántó 21, Sárospatak 24, Miskolc 46 km-ojn.

Historio

La loko estis loĝata dum la bronzepoko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1606, sed pli frue en la 13-a jarcento fortikaĵo konstruiĝas. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la vilaĝo senhomiĝis. Inter 1950-1991 Szegi kaj Bodrogkisfalud estis unuigita komunumo. Vilaĝservo estas poŝto.

Vidindaĵoj