Szentes

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Urbocentro de Szentes
Departementa domo en Szentes
Ortodoksa preĝejo en Szentes

Szentes (senteŝ) estas urbo kaj kuracbanloko en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono Szentes, kies centro estas.

Enhavo

Bazaj informoj [redakti]

Situo [redakti]

La urbo situas sur ebenaĵo, preskaŭ apud Tiso havanta havenon, apud kanalo Kurca, laŭ ĉefvojo Kunszentmárton-Hódmezővásárhely, laŭ la fervojoj Szolnok-Makó kaj Kiskunfélegyháza-Orosháza. Proksime estas Csongrád kaj Szegvár.

Historio [redakti]

La ĉirkaŭo estas loĝata ekde la praepoko. La komunumo estis unuafoje menciita en 1075. Szentes iĝis urbo en 1730, estis inter 1883 kaj 1950 departementejo de Csongrád, poste distriktejo ĝis 1984. En 1960 televid-turo konstruiĝis por dissendi programojn al Sud-Hungario, kiu estas la plej alta konstruaĵo de la departemento.

En vivo de la urbo gravas la agrikulturo. Nuntempe 5 mezlernejoj kaj 8 bazlernejoj funkcias en la urbo.

Vizitindaĵoj [redakti]

Famuloj [redakti]

En Szentes naskiĝis inventisto Antal Pollák, aktoroj Lajos Őze kaj Sándor Gáspár, episkopo, ministro Mihály Horváth (historiisto), literaturhistoriistoj László Négyesy, János Barta.

Ĝemelurboj [redakti]