Szentgotthárd
Szentgotthárd estas urbo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Szentgotthárd kun la rango centro de subregiono.
Departemento: Vas
Poŝta kodo: 9970
Areo: 68 km2.
Loĝantaro: 9100
Enhavo |
Geografio [redakti]
Szentgotthárd situas en la bordoj de Rába laŭ la landlimo de Aŭstrio.
Historio [redakti]
La urbo slovene estas Monoŝter, germane St. Gotthard. Verŝajne abatejo funkciis tie, kiu prenis nomon pri episkopo Gothardo La Sankta. En la 16a kaj 17a jarcentoj la landoparto estas milita zono. Ankaŭ ĉi tie konstruiĝis malgranda fortikaĵo. En 1664 okazis grava batalo, militestro Raimondo Montecuccoli kune kun aŭstroj kaj francoj venkis kontraŭ turkoj. En 1705 la hungaraj taĉmentoj venkis la aŭstrojn. La batalkampo apartenas nun al Aŭstrio.
Fine de la 19-a jarcento la finkonstruita fervojo inter Budapeŝto kaj Graz tuŝis la komunumon. En 1920 la komunumo iĝis limotrapasejo al Aŭstrio voje kaj fervoje. Post 1945 la ĉirkaŭaĵo estis parto de ferkurteno. La komunumo dormis. En 1983 Szentgotthárd iĝis urbo. En 1989 la ferkurteno nuliĝis, la urbo iĝis turisma kaj industria centro.
La urbo estas centro de la slovena minoritato, en la urbo funkcias Slovena Konsulejo.
Vidindaĵoj [redakti]
Famuloj [redakti]
- en la urbo naskiĝis dirigento Miklós Szabó
Ĝemelurboj [redakti]
Fontoj [redakti]
- Hungara Vikipedio