Szeremle

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Szeremle (seremle) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en Distrikto Baja.

Blazono de Baja
Kampoj de Szeremle

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Szeremle situas sur ebenaĵo, laŭ la maldekstra Danubo, laŭ traira flankovojo proksime de Baja.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1323. Antaŭ la turkoj la komunumo estis komence kampurbo, poste libera reĝa urbo. La loĝantoj rifuĝis de la turkoj. Post la turka erao la posteuloj revenis. Dum la socialismo kolĥozoj formiĝis. Nuntempe la vilaĝo estas ŝatata loko de fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kuracejo, apoteko, poŝto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Szeremle naskiĝis politikisto Zsolt Horváth (1964).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Wikitrans