Szerencs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Szerencs (serenĉ) estas urbo kun rango vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono Szerencs, kies centro estas.

La vilaĝa banejo en Szerencs
Fortikaĵo de Szerencs

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas sur ebenaĵo, tie disiĝas la ĉefvojo kaj fervojo el Miskolc al Nyíregyháza kaj Sátoraljaújhely, krome estas fervojo al Hidasnémeti.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio devenis el 1217, en 1241 ĝi havis abatejon. La komunumo ricevis la rangon kampurbo en 1490 havanta fortikaĵon. En 1605 tutlanda parlamento okazis, kie estis elektita Stefano Bocskay princo de Hungarlando. Post 1 jaro la urbo ricevis la titolon libera reĝa urbo. Oni degradis la urbon al grandvilaĝo en 1876 kaj urbiĝis en 1984, dume estis distriktejo ekde 1945.

En 1889 sukerofabriko ekfunkciis, en 1923 ĉokoladofabriko, kiu portis tutlandan konatecon.

Vidindaĵoj estas preĝejoj katolikaj en iama vilaĝo Ond (baroka, omaĝe al Eta Beata Damo) kaj moderna omaĝe al Laborista Sankta Jozefo, grek-katolika kaj kalvinana.

Famaj nomportantoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]