Szerep

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Szerep [serep] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en Distrikto Püspökladány. La loknomo signifas: rolo, sed dum la mezepoko signifis ankaŭ abatejo, vilaĝo kaj marĉo.

Blazono de Szerep

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Szerep situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Gyomaendrőd-Püspökladány. La lasta urbo troviĝas je 15, Debrecen je 59, Budapeŝto je 194 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pri la komunumo la unua mencio okazis en 1285, sed pri la abatejo en 1283. En 1919 la rumanoj okupis Szerep-on.

Vilaĝservoj estas kuracejo, lernejo, apoteko, vendejoj, infanĝardeno, poŝto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La kalvinana preĝejo konstruiĝis en 1832. Apud la vilaĝo kurganoj troviĝis, kiuj nuntempe neniiĝis pro la agrikulturo.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Szerep naskiĝis fizikisto Ferenc Telbisz.