Szigliget
El Vikipedio
Szigliget (sigliget) estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo kaj samtempe ŝatata feriejo (banloko en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en subregiono de Tapolca. Liget signifas: bosko, szig estas kripla formo de insulo.
Enhavo |
Bazaj informoj[redakti]
- Areo: 34 km²
- Loĝantaro: 930
- Poŝtkodo: 8264
- Telefonprefikso: 87
Situo[redakti]
La vilaĝo situas inter iamaj vulkanoj kaj Balatono, laŭ ĉefvojo Balatonfüred-Keszthely. La malnova vilaĝoparto etendiĝas ĉirkaŭ monto 239 m-ojn alta.
Historio[redakti]
La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko bronzepoko. Poste alvenis keltoj, romianoj kaj avaroj. Dum la historio estis tie ankaŭ insulo, kiu en la 19-a jarcento iĝis duoninsulo. La unua mencio restis en formo Zeg-Ligeth.
Vidindaĵoj[redakti]
- ruinaĵoj de preĝejo el la 12-a jarcento nomata Avas
- klasikisma kapelo omaĝe al Sankta Triunuo sur monteto 168 m-ojn alta
- restaĵoj de fortikaĵo
- klasikisma kastelo de Eszterházy el la 19-a jarcento kun arboreto, nun domo de hungaraj verkistoj
- tie estis entombigita Emil Petrovics
Famuloj[redakti]
- en Szigliget mortis poeto Ottó Orbán