Szijártóháza
El Vikipedio
Szijártóháza [sijArtohAza] estas tre malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Lenti. La loknomo signifas: domo de rimenisto.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 4 km²
- Loĝantaro: 26
- Poŝtkodo: 8969
- Telefonprefikso: 92
- Koordinatoj: 46°38′02″N 16°26'14″E
Situo [redakti]
Szijártóháza situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, proksime de la slovena landlimo. Lenti troviĝas 10, Őriszentpéter 28, Zalaegerszeg 47 km-ojn.
Historio [redakti]
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1389 laŭ tiama hungara ortografio "Zyugyartohaza". Oni supozas ke tiam vivis tie tiuj metiistoj, kiuj produktis rimenojn. Vilaĝservoj mankas en Szijártóháza. La municipa administracio en Rédics funkcias, kie ankaŭ la plej proksima fervojo estas atingebla.