László Szilvási

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Szilvási László)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
László Szilvási
László Szilvási
László Szilvási
Persona informo
Naskiĝo 30-an de junio 1957
en Mezőkövesd
Lingvoj Esperantohungara
Nacieco hungaro
Ŝtataneco Hungario
Alma mater College of Management and Business Studies • Universitato de Miskolc • Nacia aviada universitato
Okupo
Okupo esperantistoekonomikistoĵurnalisto • electronic engineer
vdr

SZILVÁSI László [silva:ŝi] (naskiĝis la 30-an de junio 1957) estas hungara esperantisto. Laŭprofesie li estas merkatikisto, ekonomikisto, inĝeniero pri elektroniko, entreprenisto, ĵurnalisto.

Postenoj en Esperantujo[redakti | redakti fonton]

Li estas profesia esperantisto ekde 1986: direktoro de sia entrepreno LINGVO-Studio, eldonanto de la gazeto Eventoj inter 1992-2002, gvidanto de la Budapeŝta Esperanto-Centro Eventoj.

Li estas prezidanto de la hungara Kultura Esperanto-Asocio (en Hungario), kaj kuratora afergvidanto de la Fondaĵo Eszperantó (hungare: Eszperantó Alapítvány). Li Iniciatis kaj fondis la organizaĵon Hungara Esperanto-Junularo (HEJ), iniciatis la aranĝon Internacia Junulara Semajno (IJS) kaj ĉeforganizis ĝin dum kvin jaroj.

Li Administras kaj prizorgas la retejojn www.eszperanto.hu kaj eventoj.hu. Li kunprojektis kaj administras la interretan Esperanto-vortaron ĉe www.eszperanto-szotar.hu, funkciigas la landan E-libroservon ĉe www.eszperanto-konyvesbolt.hu, prizorgas plurajn internaciajn Esperanto-servojn kiel Internacia E-Kalendaro, Ret-Info, STEB, kaj aliaj, verkis kaj eldonis Esperantan lernolibron, vortaron, gramatikon kaj plurajn lerno-helpilojn.

Dum la lastaj jaroj li funkciigas la solan pagan[mankas fonto] interretan kurson pri Esperanto, kaj establis la budapeŝtan Esperanto-Lernejon, kiu verŝajne estas la plej granda en Esperantujo.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de Radioteknika artikolaro, 1984, Budapeŝto, red: Szilvási László