Szilárd Sulica

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SULICA Szilárd (pro. ŝulica) estis hungara literaturhistoriisto, rumanisto, universitata profesoro naskita en Braŝovo en 1884 kaj mortinta en ? en 1945.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Szilárd Sulica finis en la Universitato de Budapeŝto en 1906 kiel kolegiumano Eötvös. De 1907 li laboris en la Hungara Nacia Muzeo kaj li fariĝis direktoro de la arkivejo. De 1934 li lekciis la rumanan filologion en la universitato de Segedo kaj en 1938 li akiris kvalifikon de privatprofesoro pri rumanaj lingvo kaj literaturo. De 1936 li estis direktoro de la universitata bibliteko de Segedo, inter 1940 – 44 publika kaj ordinara profesoro de Universitato de Koloĵvaro pri rumanaj lingvo kaj literaturo. Li esploris la hungar-rumanajn literaturajn rilatojn.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • A magyar irodalom és művelődés hatása a román irodalom és művelődés fejlődésére (Szeged, 1937).

Fonto[redakti | redakti fonton]