Szirák

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Szirák [sirAk] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en Distrikto Pásztó.

Kastelo de Szirák
Katolika preĝejo de Szirák

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Szirák situas en valo de rojo en montaro Cserhát, laŭ flankovojoj, for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero. Budapeŝto troviĝas 65 km-ojn, Pásztó 24 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko, poste avaroj kaj sarmatoj loĝis tie. La unua skriba mencio okazis el 1219, kavalira ordeno fondis abatejon. Tiu detruiĝis en 1241 dum la tatara invado, sed poste refondiĝis. La kampoj en la 14-a jarcento apartenis al la reĝino. La turkoj faris preskaŭ senhoma la vilaĝon, slovakoj refondis ĝin en 1692. Incendio okazis en 1832. La vilaĝo iĝis distriktejo de Nógrád (reĝa departemento) kaj grandvilaĝo en 1880. Dum la socialismo ŝtata bieno kaj kolĥozo funkciis en la vilaĝo.

Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, lernejo, infanĝardeno, biblioteko, kuracejo, dentokuracejo, apoteko.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Szirák naskiĝis bestokuracisto Kálmán Bölcsházy.