Szombathely
Koordinatoj: 47° 14′ 06″ N 16° 37′ 19″ O / 47.23500 °N, 16.62194 °O (mapo)
Szombathely (sombathej) estas urbo en Hungario en la regiono Okcidenta Transdanubio, en la departemento Vas (Hungario), en la subregiono de Szombathely kun rango egalrajta al departemento. Szombathely estas centro de la departemento kaj la subregiono, fine estas ankaŭ sidloko de diocezo.
Bazaj informoj
- Areo: 98 km²
- Loĝantaro: 81 600 (2010)[1]
- Poŝtkodo: 9700
- Telefonprefikso: 94
Ĝi estas konata germane kiel Steinamanger [ŝtonoj sur kampo (ruinaĵoj)] kaj kiel Savaria aŭ Sabaria en la latina lingvo. En esperanto, okaze de la Internacia Junulara Kongreso en 2008, oni ankaŭ sugestis novan laŭsignifan tradukon de la urbonomo, Sabatejo.
Historio
Fondita ankoraŭ dum la Romia epoko kiel Colonia Claudia Savariensum (en 45 p.K.), ĝi estas la plej antikva urbo en Hungario; apude pasis la fama Sukcena Vojo de la romianoj. La hungaroj alvenintaj tien fondis urbon, sur la restaĵoj de la romia urbo. La nomo hungare signifas "sabata ejo", ĉar ĉiusabate okazis tie foiro. La mongola invado en la 13-a jarcento detruis la urbon, sed ĝi estis postnelonge rekonstruita. En 1407 ĝi ricevis urban statuson. La turkoj invadintaj la regionon dufoje en la 17-a jarcento ne sukcesis trapenetri la urbajn muregojn. Ankaŭ la armeo de Napoleono okupis la urbon en 1809. Pro sia strategia situo ĝi estis peze bombardita en 1945 fare de britaj kaj usonaj aviadiloj. Post 1945 Szombathely situis proksime de la Ferkurteno. Ekde 1989 la urbo havas viglan fremdultrafikon, kaj precipe la najbaraj aŭstroj ĝuas la regionon.
En la urbo funkcias episkopejo kaj universitato.
Vidindaĵoj
- luterana preĝejo de 1896, la turo estas 48 m-ojn alta memore al la revolucio en 1848
- Katedralo de Vizito de Maria (Szombathely)
- romkatolika monaĥejo kaj Preĝejo de Elizabeto de Hungario (Szombathely)
- romkatolika, moderna Preĝejo de Dipatrino (Szombathely) en loĝkvartalo Olad
- Sinagogo en Szombathely
- Teatro Weöres Sándor
Famuloj
- En Szombathely naskiĝis kaj mortis:
- en Szombathely naskiĝis:
- Ladislao Magyar, kiu esploris la nunan Angolon
- agronomo Tamás Németh
- aktoro Emil Keres
- aktorino Emília Márkus
- arkeologoj László Borhy kaj Miklós Szabó
- Gyula Wälder (arkitekto)
- astronomo László Detre
- fabrikestro kaj staĥanovisto Ede Horváth
- episkopo Imre Gábor Esterházy
- fiziologo László Hunyady
- geologoj György Bárdossy kaj Mihály Pósfai
- inĝeniero pri agrario Andor Jánossy
- inĝeniero Miklós Neményi
- instruisto Imre Szenczy
- inventisto Ernő Hollán
- kanoniko Imre Szalay
- kemiistoj Sándor Görög, István Náray-Szabó kaj Gábor Blaskó
- literaturhistoriisto G. Béla Németh
- operokantisto Lajos Miller
- poetoj Sándor Weöres kaj József Elek Horváth
- politikisto Boldizsár Horvát
- en Szombathely mortis:
- episkopoj János Szily, Gábor Balassa kaj Imre Szabó
- geologo Béla Inkey
- inĝeniero pri arbaroj Adolf Divald
- en Herény (iama vilaĝo, nuntempa urboparto) naskiĝis kaj mortis astronomo Jenő Gothard
Esperanto
Szombathely estas la loko kie okazis la Internacia Junulara Kongreso 2008.
En la urbo Szombathely en 1922 komenciĝis Esperanto-kurso kaj fondiĝis grupo de HES. Sed en la sama jaro aperis kaj eklaboris tie ankaŭ József Csatkai, kiu senlace organizis Ido-kursojn kaj fondis la lokan Ido-grupon sub la nomo Sabaria Ido-Grupo. Fortiĝon de la grupo signis, ke en la proksima urbo Sopron okazis la unua landa Ido-konferenco la 1-2-an de aŭgusto 1923. Pro la apero de la du movadoj en la sama urbo aperis ankaŭ la polemiko en la loka gazetaro pri Ido-Esperanto.
Lasttempe en la nova universitatranga katedro pri Aplikata Lingvistiko en la Pedagogia altlernejo de Szombathely en la unuajaran studprogramon eniris ankaŭ interlingvistiko. La studentoj estas filologoj, kiuj krom la fako aplikata lingvistiko specialiĝos ankaŭ pri la angla aŭ la germana lingvoj. Krom la ĝeneralaj lingvistikaj studoj ili konatiĝos ankaŭ pri interlingvistiko, pri kiu dum du semestroj po 2 horoj okazas lekcio kaj seminario. La studprogramon konsistigas lingvopolitikaj demandoj, analizo de aprioraj kaj aposterioraj lingvoprojektoj, dum la dua semestro detala analizo de Volapuko, Esperanto, Ido kaj kelkaj aliaj artefaritaj lingvoj.
En 1980 okazis en Szombathely la 2-a Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj.
Esperantistoj de Szombathely
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagicon Ferrara, Italio
- Ŝablono:Flagicon Kaufbeuren, Germanio
- Ŝablono:Flagicon Kolding, Danio
- Ŝablono:Flagicon Sisak, Kroatio
- Ŝablono:Flagicon Lappeenranta, Suomio
- Ŝablono:Flagicon Maribor, Slovenio
- Ŝablono:Flagicon Ramat Gan, Israelo
- Ŝablono:Flagicon Joŝkar-Ola, Rusio
Komunumoj pri szombat (=sabato) en Hungara reĝlando
|