Szymon Datner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

D-ro Szymon DATNER (naskiĝis 1902 - mortis la 8-an de decembro 1989 en Varsovio, Pollando) estis pola esperantisto kaj historiisto.

Li estis unu el la ĉefagantoj de Zamenhofa Esperanto-Societo en Bjalistoko en la dudekaj kaj tridekaj jaroj.

Li postvivis la duan mondmiliton en la arbaroj de orienta Pollando, batalante en diversaj partizanaj grupoj. Li ankaŭ helpis liberigi diversajn homojn el la bjalistoka geto je la 24-a de majo 1943

Post la dua mondmilito li dediĉis sin al esplorado de naziaj krimoj en Pollando, verkante centojn da studoj kaj 18 librojn. Li estis ankaŭ elstara konanto kaj aktivulo de la juda kulturo.