Szymon Winawer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Szymon Winawer
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1838 (1838-03-06)
en Varsovio
Morto 29-an de novembro 1919 (1919-11-29) (81-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Hebrea tombejo de Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Parencoj Władysław Winawer
Okupo
Okupo ŝakisto
vdr

Szymon WINAWER (naskiĝis la 6-an de marto 1838 en Varsovio, mortis la 29-an de novembro 1919 samloke) estis pola ŝakisto juddevena.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li devenis de riĉa komercista familio, posedis naŭ fratojn. Studis jurosciencon, sed ĝin ne finis pro neceso okupiĝi pri familia entrepreno. Kiel junulo ŝatis viziti varsoviajn kafejojn, kie oni ĉiam povus renkonti volontulon por ŝakludo. Komence de la 60-aj jaroj estis unu el la plej fortaj ŝakistoj en Varsovio. Li estis amatoro asertanta ke legis neniun ŝaklibron.

Internacie li debutis en 1867 gajnante grandan sukceson. Dum ŝakturniro en Parizo li akiris duan lokon kune kun venonta mondĉampiono Wilhelm Steinitz. De tiu tempo li ludis kun ŝaka elito renkontante plej fortajn ŝakistojn de la mondo. Forte ligita al familia negocado plu restis amatoro. Partoprenis internaciajn turnirojn malpli ofte ol aliaj grandaj ŝakistoj. Li tamen gajnis kelke da grandiozaj sukcesoj sur la plej alta nivelo. Kune kun Johannes Zukertort gajnis turniron en Parizo en 1878 roku, postlasante interalie Joseph Blackburne, Henry Bird kaj Adolf Anderssen. Kvar jarojn poste en Vieno li kune kun Steinitz gajnis la unuan lokon, venkinte interalie Zukertort, Blackburne, Louis Paulsen kaj Miĥail Ĉigorin. En 1883 gajnis ŝakturniron en Nurenbergo antaŭ Joseph Blackburn.

Akiritaj rezultoj lokigis Winawer en la monda ĉefskipo, tamen li ne traktis ŝakon kiel sian vivan alvokon. En 1883 postlasis turniran ŝakludadon por longa tempo. Dum preskaŭ dek jaroj ne ludis internaciskale. Fine de la jarcento partoprenis kelke da turniroj, sed neniam revenis al la sukcesoj de la 80-aj jaroj. Ĝis la vivofino li ĝuis estimon, en 1914 estis invitita al fama grandmajstra turniro en Sankt-Peterburgo, tamen la inviton ne profitis.

Laŭ retrospektiva sistemo Chessmetrics, li estis plej alte klasifikita julie 1878, tiutempe okupis la 2-an lokon (post Louis Paulsen) en la mondo.

Laŭ nomo de Winawer estas nomata unu varianto de la franca defendo:

  • 1.e4 e6
  • 2.d4 d5
  • 3.Ĉc3 Kb4

Sian popularecon lia varianto ŝuldas ĉefe al analizoj de Aron Nimzowitsch kaj Miĥail Botvinnik.

Szymon Winawer estas enterigita en la hebrea tombejo de Varsovio ĉe la strato Okopowa (kvartiro 46).