Sándor Bura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Bura
Persona informo
Naskiĝo la  15-an de oktobro 1895(nun 1895-10-15)
en Hungario Nagyvárad (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 1-an de julio 1956
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Károly Bura
Okupo
Okupo komponisto
vdr

BURA Sándor estis hungara ciganmuzikestro naskiĝinta en Nagyvárad la 15-an de oktobro 1895 kaj mortinta en Budapeŝto la 1-an de julio 1956. Li estis la pli juna frato de muzikestro Károly Bura.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Sándor Bura devenis el cigana familio. Li debutis en orkestro de sia frato kaj poste ili alterne estris la orkestron. Li estis apud sia frato favorita muzikestro de publiko en Nagyvárad. En 1928 li iris Budapeŝton kaj li muzikis alterne en restoracio de Royal Szálló de Dunapalota. Ekde 1940 li aperis en Hungária Szálló, post 1945 en restoracio de Gellért Szálló. Kelkfoje li komponadis.

Li edziĝis en 1925.

Liaj komponaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Illa berek, nádak erek

Fontoj[redakti | redakti fonton]