Sándor Haáz (etnografo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Haáz
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aprilo 1912 (1912-04-03)
en Odorheiu Secuiesc
Morto 21-an de majo 2007 (2007-05-21) (95-jaraĝa)
Familio
Patro Ferenc Rezső Haáz
Frat(in)oj Ferenc Haáz • Joli Haáz
Infano Sándor Haáz (dirigento)
Okupo
Okupo etnografografikisto
vdr

HAÁZ Sándor (ha:z) estis belartisto, koreografo, etnografo naskita en Székelyudvarhely la 3-an de aprilo 1912 kaj mortinta en Târgu Mureş la 21-an de majo 2007. Li estis la filo de Ferenc Rezső Haáz, la frato de etnografo Ferenc Haáz la patro de muzikinstruisto, kapelestro Sándor Haáz.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post sep klasoj en sia naskiĝurbo Sándor Haáz abiturientiĝis en Hajdúböszörmény, akiris skulptist-diplomon en Budapeŝto (1940). Li instruis en Odorheiu Secuiesc, Corund kaj de 1951 en Cristuru Secuiesc, poste estis koreografo kaj kostumprojektanto ĉe la Maros Művészegyüttes (1955–64), post kiu denove instruis. Post sia pensiuliĝo en 1974 li vivis nur por sia fakliteratura kaj popolarta laboro.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Suita de dansuri secuieşti din Praid, Buk. 1959.
  • Udvarhelyi varrotasok (albumo kun kunulaŭtoro). Buk, 1976.
  • Zsinóros díszítések a Bekecs alján (Népismereti dolgozatok). Buk. 1978.
  • Gazda Klára: Gyermekvilág Esztelneken (ilustraĵoj). Buk. 1980.
  • Szentimrei Judit: Széki iratosok (ilustraĵoj) (1981).
  • Gazda Klára: Háromszéki népviselet (ilustraĵoj). Buk. 1983.
  • Erdélyi viseletek (kun kunulaŭtoro). Budapest, 1993.
  • Ünneplőben (Popolkostumoj kaj desegnaĵoj de 150 vilaĝoj). Budapest, 1996.

Fontoj[redakti | redakti fonton]