Sándor Hugó Blazsek

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BLAZSEK Sándor Hugó [blaĵek] estis rumania hungara redaktoro, gazeteldonisto, fakĵurnalisto pri ekonomio. Li naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1899 en Szászrégen kaj mortis en Kluĵo la 26-an de aprilo 1981.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Sándor Hugó Blazsek en 1920 fondis kaj redaktis la gazeton Műszaki Értesítő (Teknika Informilo) (Organ Industrial). De 1924 ĝi aperis sub nomo Bursa Automobilelor (Autó Tőzsde - Auto Börse) en tri lingvoj (rumane, hungare kaj germane). Li fariĝis en 1932 oficiala gazeto de la Rumana Motoklubo (Organ oficial al Moto-Clubului Roman). En 1923 li aperigis novan ekonomian fakgazeton (Fierul (Fero)-Eisenhandlers Zeitschrift (Gazeto de ferkomercistoj).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Hungara vikipedio