Sándor Karancsi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KARANCSI Sándor (karanĉi) estis rumania hungara pentristo, grafikisto naskita en Salonta la 2-an de aprilo 1932 kaj mortinta en Gheorgheni la 2-an de novembro 2003.

Sándor Karancsi

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Karancsi finis siajn artajn studojn en 1961 en Kolozsvár en la Arta Altlernejo Ion Andreescu. Ekde 1955 li laboris en Oradea kaj inter 1961 kaj 1991 estis desegninstruisto en Liceo Salamon Ernő en Gheorgheni. En 1976 li ricevis 2-an premion en Lisbono. Li faris ĉefe ekslibrisojn kaj ilustris plurajn fabel- kaj poemlibrojn. Li kreis ankaŭ bronzmedalojn.

Individuaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • 1958 • Salonta
  • 1965, 1972 • Gheorgheni

Elektitaj grupaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • 1962-64, 1967 • Ekspozicio de Magyar Autonóm Tartomány, Târgu Mureș
  • 1968-89 • Miercurea Ciuc
  • 1976 • Ex Libris, Korunk Galéria, Kluĵo • Debreceno • Lisbono

Fonto[redakti | redakti fonton]