Sándor Móricz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MÓRICZ Sándor (pro. mo:ric) estis hungara honved-oficiro (honvéd = patruj-defendi), instruisto naskiĝinta en Sepsikőröspatak la 8-an de januaro 1820 kaj mortinta en Sibio la 20-an de aŭgusto 1882.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Móricz studis en la milita sapeistlernejo de Tulln (Aŭstrio) kaj en la universitato de Vieno. De 1843 ĝis 1848 li estis instruisto kiel subleŭtenanto en la milita normallernejo de la 2-a sikula landlimregimento de Kézdivásárhely. En 1848 – 49 li estis sapeistkapitano kaj li gvidis la fortikigan laboron de terkoloj Gyimes kaj Ojtoz. Li senarmiĝis la 6-an de aŭgusto 1849 ĉe Zsibó. Oni malliberigis lin kaj li liberiĝis en 1852 kaj iomtempe li instruis desegnadon kaj matematikon en la gimnazio de reformita kolegio de Nagykőrös. De 1859 li mastrumadis en sia bieno de Sepsiszentgyörgy. De 1869 li estis denove soldato, en 1879 vickolonelo kaj komandanto de 43-a honved-bataliono, komandanto de 1872 de la Akademio Ludovika, de 1873 ĝis 1875 de la honved-brigado de Sibio.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.