Sándor Szarka

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SZARKA Sándor (sarka) estis hungara kuracisto, ginekologo naskita en Arado la 14-an de junio 1900 kaj mortinta en Budapeŝto la 2-an de junio 1947.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Szarka diplomitiĝis en Budapeŝto en 1924, doktoriĝis en Kalifornio (Usono) en 1932. Unue li laboris en la Országos Közegészségügyi Intézet, poste en la Élettani Intézet de Debreceno li estis asistanto, de 1930 en Budapeŝto asistanto en Virinkliniko no. 1-a, dume stipendiulo de eksperimenta biologia instituto de Universitato de Kalifornio (1931 – 32). De 1942 li estis klinika ĉefkuracisto. De 1940 li estis privatprofesoro, de 1946 direktoro de Virinkliniko no. 3-a.

Fonto[redakti | redakti fonton]