Sára Salkaházi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Sára Salkaházi
Persona informo
Salkaházi Sára
Naskonomo Schalkház Sarolta Klotild
Naskiĝo 11-an de majo 1899 (1899-05-11)
en Košice
Morto 27-an de decembro 1944 (1944-12-27) (45-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortis pro pafo de pafilo vd
Mortis per pafvundo vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Profesio
Okupo ĵurnalistomonaĥino • bindisto • instruisto vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Beatulo SALKAHÁZI Sára [ŝalkaha:zi ŝa:ra] (originale: Schalkház Sára) (Kassa, 11-an de majo 189927-an de decembro 1944, Budapeŝto) estis katolika fratino de Asocio de Socialaj Fratinoj. Ŝi savis vivojn de ĉ. 100 judoj dum la hungara nazia teroro. Ŝi iĝis martirino en 1944, kiam la nazioj pafis ŝin kaj ĵetis ŝian kadavron en la Danubon. Oni deklaris ŝin beata en 2006, la 17-an de septembro en la hungara Baziliko de sankta Stefano.

Ŝi komence verkis por ĵurnaloj, estis fianĉino (1922-23) kaj konatiĝis en 1927 kun la Asocio de Socialaj Fratinoj, fondita de Margit Slachta. Ŝi aliĝis en 1929 al la asocio, ĵurpromesis en 1930, laboris ne Kassa. Li translokiĝis en 1937 al Budapeŝto, en pentekosto de 1940 faris la eternan promeson Alleluja! Ecce ego, mitte me!.

Ŝin kaptis hungaraj nazioj en 1944 kaj murdis ŝin.

Laŭ novaj ordenoj de Benedikto la 16-a, Vatikano ne plu havis privilegion kiel deklarejo pri beatigo. Tiel okazis en 2006 la beatigo en Hungario, unua ekde post 1083.

Rekonoj[redakti | redakti fonton]

Külső hivatkozások[redakti | redakti fonton]