Sára Vadas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Sára Vadas
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1903 (1903-11-30)
en Turda
Morto 17-an de novembro 1975 (1975-11-17) (71-jaraĝa)
en Hegyvidék
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Moscow Medical and Surgical Academy
Familio
Edz(in)o Zoltán Vas
Okupo
Okupo politikistokuracisto • hospital chief executive officer
vdr

VADAS Sára (vadaŝ) estis hungara kuracistino, politikistino naskita en Torda la 30-an de novembro 1903 kaj mortinta en Budapeŝto la 17-an de novembro 1975

Kariero[redakti | redakti fonton]

Vadas estis fratino de Márton kaj Andor, edzino unua de Zoltán Vas. Li partoprenis en la laborista movado de 1920. Post ekzekutado de siaj fratoj ŝi elmigris en Vienon, poste en 1923 Sovetunion. De 1931 ĝis 1937 ŝi studis en la medicina universitato de Moskvo kaj ĝis 1941 ŝi estis distrikta kuracisto en Moskvo, en 1941–42 internisto en Ufa kaj poste ŝi servis en la Ruĝa Armeo.

Vadas revenis en Hungarujon en 1945 kaj ŝi iĝis anino de la Hungara Komunista Partio. Inter 1950 kaj 1955 ŝi estis kunlaborantino de la agitacia kaj propaganda sekcio de la partio, 1955-56 ĉefkuracisto-direktoro (Bp., VIII. ker.-i Vas strata Balassa János malsanulejo). De 1957 ĝis 1968 ŝi estis higienisto, grupestra ĉefkuracisto de Közegészség- és Járványügyi Állomás (Stacio por Publiksano kaj Epidemiafero) de Budapeŝto.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon [1]