Südfall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo de la insuloj kaj hlaigoj en la nordfrisa vadomaro

Südfall (dane Sydfald) estas insuleto en norda Germanio. Ĝi apartenas al la komunumo Pellworm kaj troviĝas en la distrikto Norda Frislando de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio, en la nordfrisa vadomaro ĉe la bordo de la Norda Maro. La insuleto havas areon de 56 hektaroj.

Südfall estas haligo, do eta insulo kiu inundiĝas dum ĉiu alta tajdo, kaj homaj loĝlokoj de historie kelkaj domoj sur ĝi troviĝas sur artefarita monteto, kiu tiom altas, ke ĝin la alta tajdo ne sukcesas subakvigi. Post multaj inundoj, dronoj, reloĝigoj kaj foriroj nun unu familio tutjare vivas tie.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 54° 27′ 55″ N 8° 43′ 35″ O / 54.46528 °N, 8.72639 °O / 54.46528; 8.72639 (mapo)