Tábor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tábor
germane: Tabor
urbo
Tabor,Czech Republic.jpg
La okcidenta flanko de Placo de Žižka kun Malnova urbodomo
Vlajka města Tábor.gif
Flago
Tabor CoA CZ.png
Blazono
Oficiala nomo: Tábor
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Tábor
Administra municipo Tábor
Historia regiono Bohemio
Katakomboj Katakomboj en Tábor
Rivero Lužnice
Situo Tábor
 - alteco 437 m s. m.
 - koordinatoj 49°24′52″N 14°39′35″E  /  49.41444°N, 14.65972°O / 49.41444; 14.65972 (Tábor)
Areo 62,22 km² (6 222 ha)
Loĝantaro 35 586 (05.11.2010)
Denseco 571,94 loĝ./km²
Fondo 1420
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 390 01
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0317
NUTS 5 CZ0317 552046
Katastraj teritorioj 10
Partoj de urbo 15
Bazaj sidejunuoj 35
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Tábor
Retpaĝo: www.tabor.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio
Elaviadila vido al Tábor

Tábor (germane Tabor) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en la norda parto de Sudbohemia regiono, sur la rivero Lužnice, 80 km sude de la ĉefurbo Prago kaj 60 km norde de České Budějovice. Unike konservita mezepoketosa historia urbo proklamita kiel protektata monumentrezervejo, origine fondita de husanoj kaj nomita laŭ la biblia monto Tabor. Grava centro de turismo, trafiko, industrio, kulturo kaj klerigado en la regiono.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ trovaĵoj la loko estis loĝata jam en la tempo de keltoj. En la 2-a duono de la 13-a jarcento estis konstruita burgo Burgejo. Apud la burgo elkreskis loĝdomaro de urba tipo. Fundamenton de la nuna Tábor metis Jan Žižka el Trocnov en la jaro 1420. Tiam ĝi estis zorgeme riparita, fortikigita kaj ĝi antaŭiĝis inter ĉiujn bohemiajn urbojn. Imperiestro Zigmundo la 1-a, en klopodo favorigi por si la urbon, avancigis Táboron en la jaro 1437 je reĝa urbo. En la jaro 1452 landa administranto Jiří z Poděbrad humiligis la urbon, li konkeris ĝin, kaj Tábor devis subiĝi al ĝenerala landa ordeno.

Politike la urbo staris je flanko de Jiří z Poděbrad kaj ĝi kreis ankaŭ bonan rilaton al reĝo Vladislao la 2-a Jagello. En la jaroj 1532 kaj 1552 la urbo suferis pro incendioj. En la jaro 1547 la urbo ekrezistis al imperiestro Ferdinando la 1-a. Tiu subpremis la ribelon kaj Tábor estis senigita de vico da posedaĵoj. En la jaro 1611 ĝi estis prirabita de invado de pasovanoj. Post nobelara ribelo ĝi estis post longdaŭra sieĝado konkerita en la jaro 1621 de la imperiestra soldataro kaj en la jaro 1648 de svedoj. La urbo suferis grandajn perdojn kaj ekde tiu tempo ĝi jam neniam rekonsciiĝis. Ĝi plu restis meti-agrikultura urbo kaj samtempe grandega armea fortreso, tial ĝi estis ofte celo de malamikaj armeoj. En la jaro 1742 okupis ĝin francoj kaj bavoroj, en la jaro 1744 prusoj. En la jaro 1788, dum josefa tempo, estis deprenita aŭtonomio de la reĝaj urboj kaj anstataŭ ĝi estis enoficigitaj imperiestraj burggrafoj. Tiuj ĉi ŝanĝoj estis kunigitaj kun forta germanigo. La 19-a jarcento alportis post longa tempo denove prosperon de socia, lerneja kaj kultura vivo. Starigon de monumento al Jan Žižka en la jaro 1877 oni konsideras memorinda evento. Evoluis ankaŭ lernejaferoj. La urbo fondis en la jaro 1862 realan gimnazion, kio estis la unua gimnazio, kies instrulingvo estis ekskluzive la ĉeĥa lingvo, en la eksa monarĥio. Ankaŭ nove malfermita pli alta ekonomia kaj ekonomie-industria landa lernejo famigis la urbon eĉ malantaŭ limoj. La ekonomia evoluo alportis ankaŭ grandegan kreskon de loĝantoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ĉefplaco de Jan Žižka, sur kiu origine staradis ŝtontabloj, ĉe kiuj táboranoj akceptis utrakvismon, kaj komunuma ligna barelo, en kiun oni metis monon por bezonoj de la urbo:
  • malnova urbodomo,kvarala konstruaĵo el 1440 en malfrugotika stilo, servanta nuntempe kiel sidejo de Husana muzeo,enirejo al la subterejo, okazloko de kulturaj aranĝoj
  • Dekana preĝejo de Transformiĝo de Sinjoro sur la monto Tabor, konstruita en 1440-1512, rekonstruita en renesanca kaj novgotika stiloj); 78m alta gotika turo kun baroka kupolo estas la plej alta tura en Sudbohemia regiono
  • monumento de Jan Žižka kaj urbanaj domoj
  • burgo, el kiu konserviĝis nur ronda turo Kotnov kun aligita Pordejo de Bechyně, nuntempe muzea ekspozicio pri .........
  • Jordán - la plej aĝa akvorezervujo en tuta Mezeŭropo, fondita en 1492 kun

areo de 50 hektaroj kaj profundeco ĝis 18 m

  • parko de Hus, aranĝita en 1997, kun granda skulptaro "Majstro Jan Hus" de elstara ĉeĥa skuptisto František Bílek (1872-1941) el 1928

urbanaj domoj:

  • Lichkovický dům (domo de Lichkovic-anoj), devenanta el la tempo ĉirkaŭ la jaro 1440 kaj alikonstruita post granda incendio en la jaro 1532;
  • Ctiborův dům (domo de Ctibor) unu el la plej rimarkindaj domoj sur la ĉefplaco

La domo omo devenas el la tempo post la jaro 1532. Antaŭ la domo ĝis hodiaŭ konserviĝis ŝtontablo, la altaro el la tempo de husanoj, el kiu táboranoj akceptis utrakvismon.

  • Škrochův dům (domo de Škroch), unu el la plej elstaraj gotike-renesancaj urbaj konstruaĵoj en tuta Bohemio.

Subterejo en Tábor[redakti | redakti fonton]

Subteraj koridoroj sub la placo en Tábor

Mezepokaj katakomboj en Tábor: Konstruado de keloj kaj subteraj katakomboj havis strategian, ŝirman kaj deponejan signifon. La subtera labirinto estas sub la placo. La kelojn ni trovos en du etaĝoj, volboj havas interspacon preskaŭ 6,6 m. La dua subtera etaĝo ne kreas kompletan sistemon, la unuopaj keloj ne estas kun la ceteraj ĉiam kunigitaj. La nivelo de la dua etaĝo enpenetras en profundaĵon preskaŭ 9 m. La estiĝon de la keloj ni envicigas en la tempon ĉirkaŭ la jaro 1500 kaj en komencon de la 16-a jarcento. Oni komencis haki la koridorojn kaj la kelojn precipe pro kaŭzo de ŝirmo de la loĝantoj antaŭ multnombraj incendioj. En limdisiĝo de 150 jaroj ĉi tie brulis proksimume kvindekfoje kaj dum tiuj ĉi katastrofoj la urbanoj kaŝis siajn bezonaĵojn en la subterejon. Sed ili kaŝis ĉi tien ankaŭ nutraĵojn kaj bieron, kiun oni kuiris en Tábor. La strategia signifo de la katakomboj validiĝis en la tempoj de milita endanĝerigo. En la jaro 1937 estis alirebligitaj por publiko la unuaj tri keloj, el kiuj unu estas sub la urbodomo kaj la alia sub preĝejo, staranta en la placo. Nuntempe estas por publiko alirebla parto de la subteraj koridoroj, kondukantaj sub la placo de Tábor kaj kies longeco estas preskaŭ 800 metroj. La enirejo en la subterejon estas en la malnova urbodomo kaj la elirejo en malantaŭa parto de domo n-ro 6.

Ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Famaj personoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En jaro 1999 okazis en Tábor la 9-a kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Augusta, Pavel / Klínková, Hana: Kniha o městě Tábor. Praha 2001. ISBN 80-86098-18-4.
  • Berwid-Buquoy, Christiane: Tabor-Meschitz. BI-HI Verlag: Berlin 2005. ISBN 3-924933-07-3. ĉeĥe, germane

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]