Táchira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtato Táchira, Venezuelo

Táchira (tAĉira), estas sudokcidenta ŝtato de Venezuelo, en la regiono de Andoj. Ĝia metropolo estas la urbo de San Cristóbal. Ĝi limigas ĉe la nordo kun la Zulia ŝtato, ĉe la oriento kun la ŝtato Mérida kaj Barinas, ĉe la sudo kun Apure, kaj ĉe la okcidento kun la Kolombia respubliko. Ĝia loĝantaro estas 1.263.628 homoj kaj ĝia surfaco 11.100 km².

En Táchira oni malkovris petrolon la unuan fojon en Venezuelo en la jaro 1878, tamen gi finiĝis rapide. Nun ĝia ekonomio baziĝas sur agrokulturo, industrio kaj minado. Táchira ne posedas marajn havenojn, tamen tra la limurbo San Antonio havas multe komercan interŝanĝon kun Kolombio.

Táchira estas speciale montara, tamen ankaŭ ekzistas ebenaĵon en la nordan kaj sudan regionojn. La ĉefaj montoj estas "El Púlpito", "Páramo del Batallón", "El Tamá", "Páramo de La Negra" kaj "Páramo del Zumbador; ĉiuj inter 2.850 ĝis 4.000 m.

La plej ĉefaj urboj estas San Cristóbal (la metropolo), Táriba, Rubio, Colón, San Antonio, La Grita kaj Palmira.

Eksteraj ligiloj