Táp

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Táp (tAp) estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Pannonhalma. La nomo estas hungare: nutro.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur malebenaĵo laŭ flankovojoj, la plej proksima urbo estas Pannonhalma.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo pli frue loĝis avaroj. En la mezepoko reĝaj sagistoj vivis, poste la komunumo apartenis al la eklezio. En 1881 incendio okazis. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno. En 1959 la vilaĝo ricevis la rangon kolĥozvilaĝo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En 1882 luterana preĝejo konstruiĝis, sed estas ankaŭ katolika preĝejo. Aliaj vidindaĵoj estas la malnovaj popolaj kamparanaj domoj.