Tägerig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tägerig
Blazono de Tägerig
Tägerig
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Bremgarten
Koordinatoj  47° 24′ 15″ N 8° 16′ 50″ O / 47.40417 °N, 8.28056 °O / 47.40417; 8.28056 (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 15″ N 8° 16′ 50″ O / 47.40417 °N, 8.28056 °O / 47.40417; 8.28056 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1359
Areo 3,30 km²
Alteco 396 m super marnivelo
Poŝtkodo 5522
Komunumkodo 4077
Mapo de Tägerig
vdr

Tägerig estas urbo

komunumo en la distrikto Bremgarten de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1359 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tägerig situas sur ebenaĵo, kiu etendiĝas de la okcidenta bordo de la rivero Reuss ĝis la nordorienta deklivo de la montoĉeno Wagenrain en la nordo de la distrikto. La centro de la komunumo troviĝas proksimume duona kilometro okcidente de la rivero. Al la komunumo apartenas ankaŭ la setlejo Büschikon sur altebenaĵo sur la montoĉeno sur alteco de 485 m s.m.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Tägerig lima en nordo al Mellingen, en oriento al Stetten, en sudoriento al Niederwil, en sudo al Hägglingen, kaj en nordokcidento al Wohlenschwil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La kantona ĉefvojo de Baden (Argovio) al Bremgarten pasas kelkcent metroj oriente de la vilaĝo inter la vilaĝocentro kaj la rivero Reuss, tiel ke la vilaĝokerno situas flanke de la trafiko kaj tamen bone atingeblas. De Baden kaj Melligen tra la vilaĝo cirkulas poŝtaŭtolinio al Bremgarten.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas proksimume 6 kilometrojn norde en Dättwil.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidinda estas la tegmento- kaj murfreskoj el la laŭretana litanio en la preĝejo Sankt-Antonio kaj Vendelino.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Tägerig datiĝas el la jaro 1189 kiel Tegeranc.

En mezepoko Tägerig troviĝis sub habsburga regado.

En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion. Tägerig apartenis ek de tiam al la voktejo Niederwil en la Libera Distrikto, kiu estis komuna regejo de la tiamaj membroj de la Ĵurkomunumo. La administrado kaj jurisdikcio pri la komunumo apartenis en tiu epoko al la urbo Mellingen. En la jaro 1627 granda parto de la loĝantaro pereis dum pestoepidemio. Dum la du militoj de Villmergen en la jaroj 1656 kaj 1712 la vilaĝo estis rabita ambaŭfoje.

Murfresko en la preghejo

Kiam en la jaro 1798 Argovio estis liberigita de la ĵurkomunuma servuteco, Tägerig fariĝis parto de la tiama Kantono Baden. Post ties integriĝo al la nova Kantono Argovio, Tägerig farigixs komunumo de la argovia distrikto Bremgarten.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]