Téglás
Téglás (tEglAŝ) estas urbo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en subregiono Hajdúhadház.
- Areo: 38 km²
- Loĝantaro: 6300
- Poŝtkodo: 4243
- Telefonprefikso: 52
La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Debrecen-Nyíregyháza. Hajdúhadház estas proksime.
La komunumo estis loĝata dum la kuprepoko. Skriba dokumento mencias unuafoje la setlejon en 1312. Dum la turka erao en la vilaĝo precipe hajdukoj vivis, ĝi apartenis al Hajdukujo. Ĝi estis kampurbo ĝis 1904, dume la fervojo ekfunkciis en 1858. En 1970 la komunumo ricevis la rangon grandvilaĝo, en 1984 unuiĝis kun Hajdúhadház havanta la komunan nomon Hadháztéglás. Tiu ricevis la rangon urbo en 1989, sed en 1991 la du partoj disiĝis al du memstaraj urboj.
Vidindaĵoj estas preĝejoj kalvinana, grek-katolika kaj katolika, fine kastelo de Degenfeld.
