Tío Camuñas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Busto de El Tío Camuñas en su localidad natal.

Francisco Sánchez Fernández (11-a de septembro de 1762, Camuñas, Toledo, Hispanio - 13-a de novembro de 1811, Belmonte), plej konata kiel Tío Camuñas (onĉjo Camuñas) aŭ Francisquete (Franĉjo), estis unu de la plej famaj gerilanoj de Manĉo dum la Hispana Milito de Sendependiĝo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Unuaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Francisco Sánchez Fernández naskiĝis la 11an de septembro de 1762 en Camuñas, kiel la filo de Pedro Sánchez Sierra kaj de María Fernández Cano, ambaŭ indiĝenaj kaj loĝantoj de la sama vilaĝo, kvankam ŝi eble devenis el Navalpino.

Li edizĝis en Camuñas la 30-a de majo de 1785, kiam li estis 23jaraĝa, kun Águeda María Martín de Consuegra, naskiĝinta de Madridejos, kun kiu li havis ses gefilojn: Hilario (14-a de januaro de 1788), Mauricia (1793), Antonio Eustaquio (15-a de aprilo de 1796), Antonio Pantaleón (27-a de julio de 1798), Francisco (mortinto en 1809) kaj Ramona de la Cruz (14-a de septembro de 1800). Oni supozas, ke lia metio estis leterportisto, kio utilos al li poste kiel gerilano, pro ties sperta rajdado kaj pro ties kono de la zono.

Lia frato, Juan Pedro Sánchez, eble estis famulo en Camuñas. En 1804 estis konflikto inter la urbestro kaj la pastro por decidi al kiu korespondis la kontrolo de la festo de la pekuloj de Camuñas kaj estis Juan Pedro la elektito de la pastro. Tio havis konsekvencojn post kvin jaroj nome en 1809 kiam municipa funkciulo nome la francecigita Vicente Hidalgo Saavedra, 51jaraĝaj, unu el la municipuloj kun kiu Juan Pedro Sánchez konfliktis, estis mortigita de li kiam tiu akompanis francajn soldatojn liaserĉe, kio okazis ĉe la domo de la gefratoj Sánchez.

Post unu monato okazis nova atako de francoj ĉe la gefratoj. Francisquete sukcesis fuĝi saltinte murojn kaj eskapante al la kamparo sed lia frato estis kaptita per diversaj pafoj kaj retenita ĉe la Urbodomo ĝis kiam estis ekzekutita de la francoj kaj pendumita el la aloj de ventomuelejo La Unión. Tiu epizodo estas rakontata de Enrique Rodríguez-Solís en sia verko Los guerrilleros de 1808: Historia popular de la Guerra de la Independencia:[1]

La fakto de la mortigo de lia frato, kun la ekscesoj de la franca hegemonio en sia naskiĝloko kun la morto de lia filo Francisco kiam li estis nur dekjaraĝa kuraĝigis Francisco trakuri majbarajn vilaĝojn kaj alvoki kelkajn amikojn, kun kiuj li formis roton de tridek lertaj ĉevalrajdantoj kaj pafistoj, kun kiuj li komencas lukton kontraŭ la francoj kaj ties aliancanoj, kiuj popularigos la frazon "¡Que viene el tío Camuñas!" (atentu, ĉar venas onĉjo Camuñas), kiun krias terure pro ties famo de senpia. Poste la frazo polulariĝos eĉ ekster la kunteksto kaj eĉ sen kono de ĝi.

Milita agado[redakti | redakti fonton]

Kun agadkampo ĉe la reĝa vojo el Madridejos al Despeñaperros, Tío Camuñas iĝis unu el plej gravaj gerilanoj de Manĉo. Jenaj estas kelkaj el la agoj kiujn li ŝajne faris kontraŭ la franca armeo:

  • La 5-a de oktobro de 1809 atakis kun siaj 40 gerilanoj 80 soldatojn kiuj estis en La Guardia, el kiuj ili mortigis 11 kaj vundis 7, dum ili fugiĝis la restantojn.
  • La 24-a de oktobro atakis francan roton en Puerto Lápice, kaj ponardis kelkajn soldatojn kaj malliberigis la reston.
  • Decembre de 1809 eskortis kun siaj gerilanoj el Madridejos, ĝis estis farinta tion El Empecinado, ĝis Valdepeñas, Juan Antonio Miranda, kiu estis veturinta akompanata de sia familio el Madrid al Sevilo kiel sendito de la Junta General (insurekcia registaro) por averti pri la invado al Andaluzio kiun Napoleono kaj la marŝalo Soult estis preparinte.
  • Aprile de 1810 surprizis en Lillo roton de 120 francoj kiuj klopodis refuĝiĝi en domoj. Antaŭ minaco incendii ilin se ili ne kapitulacas, la tuta roto kapitulacis finfine kaj iĝis senliberigita.
  • La 10-a de majo li kaptis ĉararon komponita el sesdek ĉaroj ŝarĝitaj el tabako, pulvoro kaj aliaj varoj.
  • la 17-a de majo, du liaj gerilanoj kaptis inter la montoj de Consuegra kaj Mora, de la sendaĵoj kiujn estis portintaj kaj franca kaj hispana leterpostistoj; helpis tiujn ties eskorto de 50 soldatoj kiuj fuĝis kiam alvenis tien Francisco kaj liaj gerilanoj.
  • La 24-a de majo samjare li trafis roton de 400 soldatoj kaj 90 ĉevalerianoj kiuj estis irantaj el Alcázar de San Juan al Mota del Cuervo, kaj mortigis aŭ vundis kelkajn.
  • El la 20-a al la 25-a de majo de 1810, atakis malamikan roton ĉe Las Chozas del Ciervo, ĉe Pedernoso, kaj devigis la francojn retiriĝi al San Clemente.
  • La 28-a de majo oni petis ke lia roto iru al Kvenko por kontraŭstari la francan armeon, kiu el Cañete avancis kontraŭ la urbo.
  • En Santa Cruz de la Zarza lia leŭtenanto Martín Almarza atakis la francojn kaj kaptis tri ĉarojn el salo, mortigis 13 soldatojn kaj faris 4 prizonulojn.
  • La 6-a de junio devis atakŝajnigi kaj poste vere ataki la malamikan ariergardon ĉe Saelices kaj Uclés.
  • La 15-a de junio, dum gvatis la malamikajn trupojn retiriĝintajn el Quintanar de la Orden, serĉante oportunon ataki, oni ordonis al li lasi observadon kaj aliaĝi al la ariergardo de Tarancón, kun la roto de Don Miguel Díaz kaj aliaj kiuj agadis ĉe Belmonte.
  • La 20-a de julio atakis roton de 80 dragonoj kiuj gardis ĉe Toledo tridek taurojn kiujn la francoj klopodis taŭrludi tiuurbe por la hispana festo de Santiago, kaj malliberigis la taŭrojn, la eskortojn kaj la taŭristoj. Tiun eventon aperigis Rodríguez Solís en Los Guerrilleros de 1808 detale.
  • Post kelkaj tagoj li prezentiĝis en Tomelloso defiante la francan soldataron, komponita de 200 soldatoj kaj 40 ĉevalerianoj, el kiuj 50 iris for ĉu mortintaj ĉu vunditaj. Poste li atakis gravan veturilaron de 70 ĉaroj kun ŝarĝo de kartoĉoj, plumbo kaj aliaj varoj pasonta ĉe Consuegra, kaptis ĝin kaj la francoj havis 60 homojn for.
  • La 2-a de novembro la gerila komandanto Díaz estis sendita por aresti kaj porti ĉe la brigad-generalo Osorio na Francisquete, lian filon Hilario, kaj tri pliajn partianojn, ĉar ili estis malbontraktintaj gerilanon de Díaz kaj malobeintaj ordonojn de la generalo Blake, estro de la Centra Armeo.
  • La 16-a18-a de decembro la gerilano Díaz kaptas “El Capador”, de la partio de Francisquete, kiu estis preninta ĉevalon de la roto de Díaz, komence de oktobro.

Dum tiu periodo, mortis la edzino de Tío Camuñas nome Águeda kaj li reedziĝis tiam kun Josefa Romero, kiu aperas kiel lia edzino ĉe mortatestiloj kaj lia kaj ŝia.

Morto kaj populara famo[redakti | redakti fonton]

La 12-a de novembro de 1811, kiam estis Francisquete en la vilaĝo de Belmonte, kun sia roto, estas surprizita kaj ĉirkaŭata de francaj rotoj sub estro de la generalo d'Armagnac, ĉefo de la kolono alveninta de Tarancón. Ili kontraŭstaris la francajn trupojn, sed finfine li estis vundata kaj enprizonata kun la malmultaj homoj restantaj.

Francisquete estis mortpafita la 13-a de novembro de 1811, kiam li estis 49jaraĝa kaj post tri jarojn de lukto, ĉe la muregoj de Belmonte, kaj li estis enterigita venonttage laŭ ordonoj de la franca generalo solene; simile estis mortigitaj Benito Cano, ankaŭ indiĝena de Camuñas, kaj Miguel Bázquez.

Aktuale, la nomo de "Tío Camuñas" restis en la popola kulturo de diversaj lokoj de Hispanio kiel infantimigilo. En Asturio oni diras, ke li loĝas en subtegmentejoj, el kiuj li malsupreniras por kunporti infanojn. En kelkaj lokoj de Leono oni uzis esprimon "vi aspektas kvazaŭ tío Camuñas" por priskribi iun malpura kaj nearanĝita. En Ekstremaduro oni timigas geinfanojn per la frazo "Camuñas portu vin". Ĉe la Pireneoj oskaj estas familiara nomo de la diablo per kiu oni timigas la infanojn.

En sia naskiĝloko, Camuñas estas heroo memorata generacion post generacio kaj rememorata la unuan semajnfinon de aŭgusto ekde 2008 okaze de la ducentjariĝo de la Napoleona Milito. Li nomigas straton "Calle de Francisquete". En la placo de la urbodomo, estas bronza skulptaĵo kiu reprezentas lian figuron realigatan de la ceramikisto kaj skulptisto Gregorio Peño. En la Urbodomo oni konservas pentraĵon fare de Lucio Sahagún Torija kiu uzis kiel modelo unu el la posteuloj de la fama gerilano. En la vilaĝo kie li estis mortpafita, Belmonte (Kvenko), la 12an de novembro de 2011 okaze de la dua centjariĝo de lia morto, la asocio "La Partida de Camuñas", la loka asocio "Infante D. Juan Manuel" kaj reprezentantoj de la municipoj de Belmonte kaj Camuñas omaĝi lin kaj oni donis lian nomon al unu el ties stratoj, "Calle Tío Camuñas".

Notoj[redakti | redakti fonton]