Tököl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tököl, kroate: Tukulja, serbe: Тукуља estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en subregiono de Ráckeve.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas sur ebenaĵo, sur insulo Csepel (ĉepel) laŭ interurba tramo inter Budapeŝto-Ráckeve. La urbo iomete estas for de Danubo, kontraŭe estas Százhalombatta.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo estis loĝata en la neolitiko kaj kuprepoko. Tököl iĝis kampurbo en la 16-a jarcento. La urbeto detruiĝis dum la turka erao. Liberiganto de Hungario Eŭgeno de Savojo ricevis la tutan insulon pro venko super la turkoj. Serboj, kroatoj kaj ŝvaboj refondis la komunumon. Ankaŭ nun vivas la slava parolo en la urbo.

Vidindaĵoj estas originale gotika, poste copfa katolika preĝejo omaĝe al Eta Beata Damo, kalvinana preĝejo el 2007 kaj kapelo omaĝe al Sankta Anna.

En la urbo funkcias prizono por junuloj. Apud la urbo troviĝas flughaveno, kiun la soveta armeo uzis dum la socialisma erao. Nuntempe ĝi estas uzata apenaŭ. La 3-an de novembro 1956 tie estis stabo de Ruĝa Armeo. Ili invitis Pál Maléter hungara ministro por defendado por pritrakti retiriĝon de Ruĝa Armeo. La rusoj arestis lin spite la internacian juron.