Túpac Amaru

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bildo de Túpac Amaru, lasta inkaa reganto

Túpac Amaru (mortis la 24-an de septembro 1572) estis la lasta reganto de la Inkaa imperio.

Li estis filo de Huayna Cápac, fariĝis pastro kaj funkciis kiel gardisto de la kadavro de sia patro. Li eniris la tronon kaj ekregis post la morto de sia duonfrato Titu Cusi en 1570.

Túpac Amaru kuraĝe gvidis onidire ĉirkaŭ 500 batalojn kontraŭ la hispanaj koloniistoj kaj la misiistoj el sia monta fortikaĵo Vilcabamba. Je la 24-a de julio 1572 la detruis la burgon de Túpac Amaru hispana expedicio gvidata de kapitano Martin Garcia de Onaz de Loyola kaj generalo Martin Hurtado. Túpac Amaru kun siaj kunuloj estis tiam jam fuĝigita de la hispanoj en praarbaron en Amazonio, kie li estis akceptita de la indiana popolo de la Manarioj.

Pro perfido falis tamen Túpac Amaru poste en la manojn de la konkerantoj. Dum lia arestado oni diris al li, ke oni ne ekzekutos lin. La kapitano Martin Garcia de Onaz de Loyola portis lin en oraj katenoj al Kuzko, kie la vicreĝo Francisco De Toledo tamen ordonis ekzekuton pro kontraŭstaro kontraŭ la ŝtato kaj pro pliaj krimoj. La supriziga obĵeto fare de la klerikularo kontraŭ tiu ĉi juĝo restis sensukcesa. Túpac Amaru, la lasta Inkao, estis senkapigita je la 24-a de septembro 1572 ĉe la Plaza de Armas en Kuzko, antaŭ amasiĝintaj pluraj miloj da inka-indianoj.

José Gabriel Condorcanqui asertis, ke li devenas de lia genro, kaj nomis sin Túpac Amaru la 2-a. Inter 1780 kaj 1781 li estris indianan ribelon en Latina Ameriko kaj en 1781 estis senkapigita.

La subgrunda movado "Tupamaros" en Urugvajo, same kiel la "Movimiento Revolucionario Túpac Amaru" (Movado revolucia Túpac Ameru) en Peruo, starigas sin en la tradicion de tiu ĉi batalanto por libereco.