Túrony
El Vikipedio
Túrony [tUronj] estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Siklós.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 9 km²
- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 45.9039/18.2331
- Loĝantaro: 250
- Poŝtkodo: 7811
- Telefonprefikso: 72
Situo [redakti]
La vilaĝo situas sur mildaj deklivoj, laŭ ĉefvojo, Pécs-Harkány. La lasta urbo troviĝas 6, Siklós 9, Pécs 20, Villány 22, Budapeŝto 215 km-ojn.
Historio [redakti]
La loko estis loĝata dum la neolitiko kaj dum la bronzepoko. La romianoj havis tie gravan vojon. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1237 laŭ tiama ortografio "Turul". Dum la turka erao la vilaĝo restis daŭre viva. En 1706 la serboj bruldetruis la komunumon, en 1849 la Habsburgoj venkis la hungarojn, sekve la vilaĝo denove bruldetruiĝis. Inter 1918-1921 la serboj okupis la vilaĝon. Vilaĝservoj ne estas en Túrony.
Vidindaĵo [redakti]
- kalvinana gotika preĝejo el la 15-a jarcento, post 3 jarcentoj plene barokiĝis