Týn nad Vltavou
| Týn nad Vltavou | |||
| germane: Moldauthein | |||
| urbo | |||
|
Týn nad Vltavou
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Týn nad Vltavou | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Sudbohemia regiono | ||
| Distrikto | Distrikto České Budějovice | ||
| Administra municipo | Týn nad Vltavou | ||
| Historia regiono | Bohemio | ||
| Rivero | Vultavo | ||
| Situo | Týn nad Vltavou | ||
| - alteco | 362 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49°13′24″N 14°25′16″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.22333 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.22333°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 43,03 km² (4 303 ha) | ||
| Loĝantaro | 8 411 (11.12.2009) | ||
| Denseco | 195,47 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1229 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 375 01 | ||
| NUTS 3 | CZ031 | ||
| NUTS 4 | CZ0311 | ||
| NUTS 5 | CZ0311 545201 | ||
| Katastraj teritorioj | 6 | ||
| Partoj de urbo | 8 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 19 | ||
| Retpaĝo: www.tnv.cz | |||
Týn nad Vltavou estas urbo kaj somerrestadejo en Ĉeĥio. Ĝi situas sur la rivero Vltava, en Sudbohemia regiono, distrikto České Budějovice.kun En 2005 ĝi havis 8309 loĝantojn.En la urbo estas teksindustrio, industrio de konstrumaterialoj kaj nutraĵindustrio.
Historio[redakti]
La urbo apartenas al la plej malnovaj sudbohemiaj sidejoj. Pro sia situo sur akvovojo Týn nad Vltavou estadis signifa trafikvojkruciĝo. Ĝis husanaj militoj la sinjorujo apartenis al pragaj episkopoj (respektive al ĉefepiskopoj), kiuj ĉi tie eble havis jam en la 11-a jarcento sian remparita kortegon. La sinjorujo revenis en la posedaĵon de eklezio ree post la batalo sur Blanka Monto. En la 15-a ĝis la 19-a jarcentoj la urbo riĉiĝis pro transporto de salo, kiun oni ĉi tien transportis el Prachatice tra landa pado kaj ĉi tie oni enŝipigis ĝin en ŝipojn por transporti ĝin sur rivero Vltava.
Vidindaĵoj[redakti]
En la urbo oni povas trovi restaĵojn de la gotika burgo (remparojn, kelojn, ŝtonponton). Surplace staras baroka kastelo el la jaro 1699. Nuntempe ĝi estas sidejo de la regiona muzeo, kiu prezentas ekspoziciojn pri ceramiko kaj flosado. Origine frugotika preĝejo el la 2-a duono de la 13-a jarcento estis en la jaroj 1560 – 1567 alikonstruita renesance kaj en la jaro 1753 ĝi estis barokigita. Baroka saldeponejo devenas el la jaro 1708.
Famaj personoj[redakti]
En la urbo naskiĝis verkisto Antonín Jaroslav Puchmajer (1769 – 1820).
Enterigita tie estas marionetisto Matěj Kopecký (1775 – 1847).
|
|
|
|---|---|
|
Hněvkovice na levém břehu Vltavy | Koloděje nad Lužnicí | Malá Strana | Netěchovice | Nuzice | Předčice | Týn nad Vltavou | Vesce |
|