Tōgō Heihachirō

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tōgō Heihachirō
Persona informo
Naskonomo 東郷仲五郎
Naskiĝo 27-an de januaro 1848 (1848-01-27)
en Kajiya-chō
Morto 30-an de majo 1934 (1934-05-30) (86-jaraĝa)
en Banchō
Mortokialo kapa-kola kancero
Tombo Tama Cemetery
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Burney's Academy • Thames Nautical Training College • Britannia Royal Naval College
Familio
Patro Tōgō Sanetomo
Frat(in)oj Tōgō Sanenaga • Tōgō Sanetake
Infanoj Hyō Tōgō • Minoru Tōgō
Parencoj Minoru Sonoda
Okupo
Okupo oficiropolitikistosamurajo
Verkoj Remarks by Admiral Togo at dispersal ceremony for the combined fleet
vdr

La Markizo Tōgō Heihachirō BMO 東郷 平八郎 n. en Kagoŝima, la 27-an de januaro 1848 – m. en Tokio, la 30-an de majo 1934, estis Ŝipar-Admiralo en la Japana Imperia Armeo kaj unu el la plej gravaj ŝipbatalaj herooj de Japanio. La okcidentaj kronikistoj nomis lin la “Admiralo Nelson de l'Oriento” pro lia decidiga partopreno en la Unua japana-ĉina milito kaj la Rusa-Japana Milito.

Oficiroj de Kasuga, en aŭgusto 1869. La oficiro en tria loko Tōgō blanke vestiĝas, en la dekstra supra parto.

Dum la Rusa-Japana Milito (1904 – 1905), Tōgō venkis la rusan militŝiparon en Port Arthur, en 1904, kaj detruis la Rus-Baltian Militŝiparon en 1905, en la Batalo de Cuŝimo, surprizante la mondon pro la uzata strategio. Ĉi tiu batalo detruis la fortikan pozicion de Rusio en Orient-Azio kaj okazigis plurajn ribelojn ene de la Rusa Armeo (ribelo 1905 en Vladivostoko, ribelo en la kirasŝipo Potjomkin), kontribuante al la Rusa revolucio de 1905.