Tři oříšky pro Popelku

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tři oříšky pro Popelku
filmo
Originala titolo Tři oříšky pro Popelku
Originala lingvo germana lingvo • ĉeĥa lingvo
Kina aperdato 1 nov. 1973, 8 mar. 1974, 19 dec. 1975, 7 feb. 1977, 1973
Daŭro 82 min
Ĝenro fantasta filmo, amafera filmo, komedia filmo, kristnaska filmo, fabelfilmo
Kameraado Josef Illík
Reĝisoro(j) Václav Vorlíček
Produktisto(j) Jiří Krejčík
Scenaro František Pavlíček • Václav Vorlíček
Filmita en Ĉeĥoslovakio, GDR
Muziko de Karel SVOBODA
Rolantoj Libuše Šafránková • Pavel Trávníček • Carola Braunbock • Rolf Hoppe • Karin Lesch • Holger Eckert • Ostara Körner • Erika Stiska • Daniela Hlaváčová • Jan Libíček • Vítězslav Jandák • Jaroslav Drbohlav • Vladimír Menšík • Míla Myslíková • Helena Růžičková • Miloš Vavruška • Jiří Růžička • Jiří Krytinář • Ilona Jirotková • Joachim Pape • Petr Svojtka • Jaroslava Adamová • Otto Šimánek • Květa Fialová • Miroslav Krejča • Karl-Helge Hofstadt • Gerd Funk • Jutta Molter • Aurora Pan • Gertrud Adam • Vladimír Navrátil • Bohumil Koška • Ludvík Wolf • Mirko Musil
IMDb
vdr

Tri aveloj por Cindrulino (ĉeĥe Tři oříšky pro Popelku, germane Drei Haselnüsse für AschenbrödelDrei Nüsse für Aschenbrödel) estas unu el la plej famaj ĉeĥ-orientgermanaj fabelfilmoj. Multaj televidstacioj, ekzemple en Germanio kaj Norvegio, dum pli ol 30 jaroj kutimas ĝin spektigi ĉiujare je kristnasko.

La filmo apartenas al tiuj kiuj kaj en orienta kaj en okcidenta germanioj estis spektataj. En okcidentgermana televido ĝi spektiĝis la unuan fojon je la 26-a de decembro 1975.

Bazo de la filmo estas ideoj el la samnoma fabelo de Božena Němcová, fabelo kiu varias la cindrulino-temon per inaŭguro de tri aveloj kiel deziriloj.

La filmon famigis la geaktorojn Libuše Šafránková kaj Pavel Trávníček. Pliaj aktoroj konataj en Ĉeĥio kaj/aŭ en Germanio estas Rolf Hoppe, Vladimír Menšík kaj Helena Růžičková.

Oni filmis en la studioj de orientgermana filmentrepreno DEFA (Potsdamo-Babelsberg ĉe Berlino), ĉirkaŭ la kastelo Moricburgo ĉe Dresdeno, en la studioj de la filmentrepreno Barrandov en Prago, krome en diversaj lokoj de siatempa Ĉeĥoslovakio, ekz. en la akvokastelo Švihov kaj en la bohemia arbaro.

Same famiĝis la filma muziko de la Praga komponisto Karel Svoboda; la muziko intertempe haveblas aparte sur aŭd-laserdisko.

La filmo internacie multajn filmpremiojn gajnis; interalie la Oran Alcionon (Ĉeĥio). En Ĉeĥio ĝi estis elektita kiel plej bona fabelfilmo de la 20-a jarcento.[mankas fonto]

La filmo estas regule elsendata dum kristnaska tempo en Ĉeĥio, Slovakio, Aŭstrio, Germanio, Svislando[1] kaj Norvegio.[2]

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La blankĉevalo Nikolaŭs, la hundo Kasper kaj la valoraĵkesteto (pri ĝi la strigino Rosalie gardas) estas ĉio kio restis por Cindrulino, post la morto de siaj gepatroj. Ŝi nun vivas ĉe la bopatrino, bienulino kaj patrino de Dora, kiu plejeble multe torturas Cindrulinon, taksas ŝin sklavinon.

En vintro reĝo kun reĝino vizitas la bienon, la bopatrino priservilas por atingi inviton al reĝkortega balo. Ŝia plano: Dora konkeru tie la koron de la reĝido.

La servisto Vincek ricevas ordonon veturi al urbo por alporti diversajn aĵojn, speciale la luksajn vestaĵojn. Li demandis ankaŭ al la aliaj servantoj de la bieno kion por ili kunporti; cindrulino respondis per ŝerca »kio survoje venas antaŭ via nazo«. Dumveture falas tri aveloj sur lin, do li tiuj kunportas por cindrulino.

Tiuj nuksoj estas magia: La unua enhavas ĉasvestaĵaron. Portante ĝin cindrulino renkontas la reĝidon, li en arbaro kun du amikoj maldece ĉasas birdojn. Ili opinias ke cindrulino estus »juna ĉasisto«. Ŝi fortigas tiun opinion per pruvo de elstare bonaj arbalest-pafkapabloj. Sed poste ŝi sen adiaŭo malaperas kaŝe.

Alvenis la tago de la granda balo. La bopatrino havas denovan malicaĵon kontraŭ cindrulino: ŝi miksas lentojn kaj maizon, elverŝas tion sur la plankon kaj ordonas ke cindrulino ĉion reapartigu. Sed cindrulino havas bravajn helpantojn, la kolombojn. Rapide ĉio estas finfarita. Cindrulino do havas eblon uzi la duan magian avelon, el kiu venas belega dancrobo. Ŝi estas la sensacio de la balo; la reĝido, gis nun obstine neanta pri ĉiuj virinoj de la balo, dancas kun cindrulino kaj ekamiĝas al ŝi.

Sed cindrulino dekomence forkaŝis sian vizaĝon per vualo. Ŝi diras al li enigmon por esti rekonata:

La vangoj plene de cindro, sed ne estas kamenpurigisto.
Ĉapelo kun plumoj, arbalesto sur la ŝultro, sed ne estas ĉasisto.
Arĝentteksita robo kaj trenaĵo dum balo, sed ne estas reĝidino.

Kompreneble ŝi indikas pri la ĝisnunaj renkontoj, sed la reĝido ne sukcesas kompreni. Cindrulino denove forkuras; sur la granda ŝtuparo de la kastelo ŝi perdas ŝuon.

La reĝido ekserĉas kaj serĉas kaj serĉas la belan reĝidinon. Finfine li venas ankaŭ al la bieno de la bopatrino. Sed neniu el la tieaj junaj virinoj sukcesas eniĝi en la ŝuon. Finfine unu el la servistoj havas la penson ke ankoraŭ estas unu, la cindrulino. Sed cindrulino malaperis, eĉ ne ŝpuro troveblas. Dume la bopatrino pluklopodas ke la reĝido prenu Dora-n, sensukcese. Tiam la reĝido trovas cindrulinon, kaj la ŝuo tute ĝustas. Okazas geedziĝo, kaj la fianĉina robo por tiu geedziĝo elsaltis el la tria de la magiaj aveloj.

La fino de la filmo montras cindrulinon kaj la reĝidon, kiuj rajdas tra neĝplenaj kampoj al (hejma) kastelo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Šebová, Zora. (2013-05-15?) “Popelka filmovou hvězdou”, Popelka v kontextu českého a hollywoodského filmového průmyslu (PDF) (ĉeĥe), p. 15. “Pravidelně se jí, díky zimnímu prostředí v pohádce, dostává pozornosti o Vánocích, kdy ji na Štědrý den každý rok sleduje více než milion televizních diváků. Tři oříšky pro Popelku nejsou jen pohádkou oblíbenou v České republice a na Slovensku, ale veliké pozornosti se jí dostává také v sousedním Rakousku, Německu a Švýcarsku.”.
  2. Česká Popelka už 30 let boduje v Norsku, pro mnohé tím začínají svátky (ĉeĥe). iDNES.cz. MAFRA (2013-12-24). Alirita 2018-12-24. “V Norsku je na Štědrý den nejsledovanějším pořadem česká Popelka. Česko-německý film Tři oříšky pro Popelku se stal zdejší neodmyslitelnou součástí Vánoc.”.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]