T-Tago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por operaco de elŝipiĝo en Normandio dum Dua Mondmilito, vidu la paĝon D-tago.

La esprimo T-TagoTago T ofte estas uzata de armeoj por signifi la tagon, kiam komenciĝas grava operaco. Tiel oni facile povas paroli pri tiu dato, kvankam ĝi eble estas sekreta aŭ eĉ ankoraŭ ne fiksita.

Speciale la esprimo ofte rilatas al granda operaco dum la Dua Mondmilito, nome Operation Overlord (operaco supermastro), kiam usonaj trupoj albordiĝis en Normandio.

La litero T estas elektita, ĉar komenca litero de "tago". Same faras pluraj aliaj lingvoj: La franca diras Jour J, la angla D-Day, la rumana Ziua Z. Tamen ĝuste por la tago de Operation Overlord multaj lingvoj, almenaŭ multaj vikipedioj, uzas la anglan esprimon.

Analoge oni uzas la esprimon "Horo H" por paroli pri la horo de la evento.

La Atako al Brécourt Manor estis grava militagado okazinta en la D-Tago fare de usonaj soldatoj dum la elŝipiĝo en Normandio. En ĝi, ili senutiligis 4 kanonojn kiuj bombardadis la trupojn de Aliancanoj kiuj elŝipiĝis sur la zono konata kiel Strando Utaho, oni trovis planojn kiuj indikis la lokon de la plej parto de germanaj kanonoj tra tuta Normandio, kio faciligis ties detruon, kio mildigis la situacion de la aliancanoj en la strandoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]