Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el TEĴA)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La nomo de la asocio en diversaj "gravaj" lingvoj

Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, mallonge TEĴA estas faka asocio de UEA.

La asocio estis fondita la 19-an de novembro 1946 de nordiaj ĵurnalistoj, la svedo Einar Adamson, la finno Niilo Kavenius kaj la dano R. G. Nielsen. La sidejo fariĝis Svedio kaj ankaŭ la unua estraro estis skandinava.[1]

Laŭ la tiama deklaro, la celo de la asocio estis servi al ĵurnalistoj profesiaj kaj amatoraj. Ĝi volis kunigi ĉiujn ĵurnalistojn, kiuj scipovas Esperanton, por komuna kunlaboro kaj kunhelpo rilate al korespondado, interŝanĝo de artikoloj, enketoj kaj informoj pri diversaj demandoj. Per uzado de Esperanto inter ĵurnalistoj ĝi volis pruvi, ke la lingvo devas servi al praktikaj celoj. En ĝi laŭ la regularo rajtis membri ĉiuj ĵurnalistoj, korespondantoj, publicistoj esperantistoj, sendepende de siaj nacieco, raso, politikaj kaj religiaj konvinkoj kaj tendencoj. La TEĴA-anoj volis zorgi pri la disvastigo de Esperanto tra la mondo pere de gazetoj, revuoj, ktp. kaj tra la ĵurnalistoj mem. Krome oni volis okazigi komunan kunlaboron en la medio de ĵurnalistoj per interŝanĝa servo, kiu pruvu al la publiko la utilon de Esperanto kiel internacia laborlingvo.

Dum la jaroj 1947-1952 aperis 21 numeroj de bulteno La Ĵurnalisto. En la sama periodo funkciis en Danlando Ĵurnalista kunlaboro esperantista, esperanta gazetara oficejo gvidata de Rich. J.G. Nielsen, kaj aperis en Ĉinio almenaŭ du, eble tri numeroj de revuo Ĵurnalisto.[2][3]

Kiam en 1953 mortis Einar Adamson, la vera motoro de la organizo, TEĴA spertis periodon de stagnado. En 1956 ĝi reorganiziĝis kaj la iniciaton transprenis bulgara sekcio. En novembro 1958 aperis la unua numero de ĝia fakorgano Internacia Ĵurnalisto eldonita en Bulgario. Poste dum jardekoj la asocio estis grandparte sub la gvidado de bulgaraj esperantistoj. Multjara prezidanto estis la norvego Olav Thormodsen, vicprezidanto estis Ivan Keremidĉiev-Esperov. Ĉirkaŭ 1970 la asocio havis pli ol 300 membrojn. La membraro konsistis el du kategorioj: A-membroj, t.e. profesiaj ĵurnalistoj, kaj B-membroj, t.e. laŭokazaj kunlaborantoj de gazetaro kaj radio kaj redaktoroj de Esperantaj gazetoj.

La politikaj ŝanĝoj en la orienteŭropaj landoj ŝanĝis ankaŭ la cirkonstancojn por TEĴA, kaj en 1988 ĉesis aperi Internacia Ĵurnalisto.

En 1992 sub prezido de Stefan Maul la asocio estis refondita kaj aktivis dum pluraj jaroj; reaperis Internacia Ĵurnalisto (de 1991 ĝis 2004), koresponda trejnkurso por ĵurnalistoj sub gvido de Paul Gubbins estis bone akceptita. En 1993 TEĴA havis 154 membrojn, kaj eĉ fondis Premion Privat por "agnoski meritojn pri objektiva, sendependa kaj honesta ĵurnalisma agado". (Ĝin samjare ricevis la Sarajeva ĵurnalisto Zlatko Dizdarevic.) Sed baldaŭ TEĴA stagnis, eĉ regresis, la fakrevuo ne plu povis aperi pro manko de mono; el 130 membroj fine restis nur kvardeko, tiel ke la estraro proponis malfondon de "evidente superflua asocio".

La asocio ĉesis ekzisti la 31-an de decembro 2003. Tamen poste Yamasaki Seikô el Japanio iniciatis alvokon por restarigo de la asocio. Al lia iniciato tuj aliĝis István Ertl (eksredaktoro de la revuo Esperanto) kaj Jukka Pietiläinen (esploristo pri ĵurnalismo). Subskribis la alvokon ankaŭ la redaktoro de Libera Folio, Kalle Kniivilä.

En la Vilna UK en julio 2005 la asocio estis formale reaktivigita. La kunvenon de TEĴA partoprenis ĉ. 30 Esperanto-ĵurnalistoj. El ili ĉirkaŭ triono iam estis membroj de TEĴA. UEA neniam agnoskis la malfondon, kaj la asocio daŭre havas kunlaborajn rilatojn kun UEA. Yamasaki Seiko, István Ertl kaj Jukka Pietiläinen estis elektitaj kunordigantoj ĝis la UK en Florenco. En Florenco okazis nova kunsido, en kiu estis elektita provizora estraro: István Ertl, Kalle Kniivilä, Stano Marček, Jukka Pietiläinen kaj Dieter Rooke.

Dum la unua Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj en Vilno en majo 2008 okazis renovigo de la estraro de TEĴA kaj la unuaj paŝoj al serioza reaktivigo de la asocio. Kiel prezidanto de la asocio estis elektita la konata litova ĵurnalisto Audrys Antanaitis, kaj la estraron krome eniris Vytautas Ŝilas (ĝenerala sekretario), Aleksandr Korĵenkov, kaj Mariana Evlogieva. El la malnova estraro restis Kalle Kniivilä kaj Dieter Rooke. La nova prezidanto de TEĴA estas ankaŭ vicprezidanto de Litova Ĵurnalista Asocio, kaj kune kun Dainius Radzevičius, la prezidanto de LĴA, deklaris sin preta labori por starigo de konkreta kunlaboro inter TEĴA kaj Internacia Federacio de Ĵurnalistoj. Kiel jurpersona organizaĵo TEĴA estas registrita je la 18a de decembro 2008 en Litovio.[4]

La antaŭanto de TEĴA: Universala Ĵurnalista Konfedero[redakti | redakti fonton]

En marto 1925 aperis en Budapeŝto kaj Riga dupaĝa bulteno La Ĵurnalisto, oficiala organo de Universala Ĵurnalista Konfedero. Restis la sola numero. En Budapeŝto ĝi estis aldono al La Policisto. Redakcia direktoro estis Ágoston H. de Marich el Budapeŝto, fondinto de pluraj gazetoj. En Rigo loĝis redaktoro Edgar Grot (kunfondinto de Budhana Ligo Esperantista) kaj helpredaktoro J. Krumius.[5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiel informas Esperanto en Perspektivo, p. 518-519, kvankam jarlibroj de UEA indikas kiel jaron de fondiĝo 1948
  2. Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto, numeroj 7467, 7468, 7470
  3. Internacia Ĵurnalisto, aŭgusto-septembro 1958, p. 6: El la historio de TEĴA. La tempo, kiam oni preparis la fondon de TEĴA, de Nillo Kavenius
  4. Libera Folio: "Esperantistaj ĵurnalistoj rezoluciis parlamente"
  5. Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto, numeroj 7469 kaj 7471